Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
Al la komenco
| Plena nomo: |
Tacuo Huĝimoto |
| Vivtempo: |
1935 - 2020 |
| Devenlando: |
Japanujo |
| Agadlando(j): |
Japanujo |
| Prezento: |
forpasis Tacuo Huĝimoto (藤本達生; 1935-2020), japana esperantisto, konata kiel s-ro Fenestro kaj elokventa oratoro de Esperanto.
Li estis komitatano de KLEG, konsiliano de JEI, estrarano de JEI (1991-2000), komitatano de UEA (1992-1999), estrarano de UEA (1999-2001), redaktoro de La movado.
Li estis reprezentanto de la Eldonejo Ludovikito, je kies nomo komencis eliri la libroj de la Plena Verkaro de Zamenhof.
Li verkis originale en Esperanto kaj en la japana, tradukis literaturaĵojn el la japana, kaj inter liaj verkoj la plej konataj estas Esperanto tiel parolata, Gramatiko de Esperanto kaj Kromeseoj.
Pro la verkado de lernolibroj kaj multjara gvidado por parolkapabligo li ricevis la prestiĝan la FAME-premion kaj la Premion Ossaka de JEI. |
|
|