Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Paulo Amorim Cardoso
Vivtempo: 1921 - 2018
Devenlando: Brazilo
Prezento: Paulo AMORIM CARDOSO (naskiĝis en 24an de aŭgusto 1921, mortis la 24an de junio 2018) estis brazila profesoro kaj esperantisto kiu fondis la Bahaan Esperanto-Ligon (BEL) en Brazilo kaj agadis ĉe Esperanto-movado en Cearao.
Dum dudek ok jaroj li estis kunordiganto kaj instruisto de Esperanto ĉe la Federacia Universitato de Cearao, invitita de la universitata fondinto Antônio Martins Filho. Krome li funkciis kiel nordorienta regiona delegito de UEA kaj delegito de la sama asocio dum preskaŭ kvindek jaroj.
La 14-an de aprilo 1954, profitante la daton por omaĝi la memoron de Zamenhof, Paulo Amorim Cardoso, unu el la plej dinamikaj membroj de Cearaa Esperanto-Klubo, fondis esperantan kurson per korespondado, kiu ricevis la nomon de la kreinto de Esperanto.
Ekde 1957, okaze de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, li partoprenis en preskaŭ ĉiuj aliaj kongresoj okazintaj en la lando.

Fonto: Vikipedio

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.