Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Raita Pyhälä
Vivtempo: 1939 - 2025
Devenlando: Finnlando
Agadlando(j): Finnlando, Francujo, Hungarujo, Litovujo
Prezento: Tiel ŝi skribas pri si mem:
Mi trovis Esperanton nur en miaj 50aj aĝojaroj, sed la Internacia Lingvo kaj ĝiaj internaj ideoj tuj ekaltiris min kiel fortega magneto. Malfacile tamen troveblis la vojo al lingvoscio pro la tiama malhaveblo de libroj kaj gvidantoj en la finna kamparo. Ne ankoraŭ funkciis interreto, lernu.net kaj edukado.net. Helpantojn kaj helpilojn sur mia ofte soleca vojo mi memoras dankeme. Jen kelkaj el ili:
Libroj: Saluton, lerniloj de L. Forsman (mi finnigis unu), Faktoj kaj Fantazioj, Paŝoj al plena posedo, Leksikaj ekskursoj, Vojaĝo en Esperanto-lando, libraro de Karoly Fajszi, PIV, PAG, romanoj kaj poemaroj, gazetoj.
Homoj: Hemmo Tietti, Eva Farkas-Tatar, Andreo Pettyn, instruistoj de la Esperanto-fako de la universitato Eötvos Lorand en Budapeŝto, HORI Jasuo, ĉiuj miaj korespondantoj kaj kunlaborantoj tra la mondo.

Miaj modestaj meritoj:
Magistriĝo pri literaturo, angla kaj franca lingvoj, Universitato de Helsinki, 1964.
Meza ekzameno de UEA/ILEI 1995, delegito de UEA, gastiganto en Pasporta Servo
Helpanto kaj preleganto en la 80a UK, Tampereo
Kontaktulo, instruisto kaj kunlaboranto de ILEI-konferenco en 1995 en Övik, Finnlando
Prezidanto de ELFI ( finnlanda sekcio de ILEI) 1995-2000, poste vicprezidanto
Instruisto en semajnfinaj kaj unusemajnaj kursoj, en distanca kurso de finna popoleduka societo KVS (1997-2009), unusemajna kurso en Grezijono, Francio (2003)
Prelegoj kun diapozitivoj pri sameoj kaj finnaĵoj kelkloke en Francio, en Budapeŝto kaj en BET, Litovio
Kontribuado al Eŭropa Kalendaro 1999-2000
Kontribuanto al Juna Amiko kaj aliaj gazetoj, malmultaj noveloj en Monato, Kontakto, Komencanto, Femina, lingva konsilangulo en Esperantolehti/Esperanta Finnlando, t.e. gazeto de EAF
Ekspozicioj pri kaj prezentado de Esperanto en finnaj lernejoj, bibliotekoj kaj, plej ambicie, en la Nordia Kongreso de (ne-esperantaj) lingvoinstruistoj, 1996, Otaniemi, Finnlando
Ĵuriano en la Internacia Fabelkonkurso de Päätalo-Instituto ekde la jaro 2000
Aganto de la Jaro 2003 en Finnlando
Tradukado en Esperanton:
Ilustrita fabellibro de M. Sarastamo Grafino kaj ŝia fantasta vivo (2006),
Turisma kajereto Kuopio poŝformate (2007),
kontrollegado ekz. de Proverbaro -nia komuna heredaĵo de finno E. Röntynen(1999),
konsilkajero por studentoj, recenzoj diversloke kaj pri diversaj libroj, kontribuado al la japana serio Monatoj tra la mondo (2005), Vivoj tra la mondo (2007?), Kulturoj tra la mondo (la lasta ne jam aperis).
Monhelpeto al kelkaj afrikaj esperantistoj. Rimarkinde estas, ke ankaŭ la laboro por neniam aperintaj verkoj (kuirlibro kaj parto de finna-Esperanta vortaro) multege helpis al mia propra lingvoscio.

Mallonge: Mi sentas min malgranda maŝo en grandioza reto interhoma kaj interlingva, kiu konsistas el preskaŭ nevidebla kaj nedifinebla kunlaboro de diverslandaj entuziasmaj diligentuloj. Sen tiu maŝaro mi nenion kapablus.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 15; | Aldoni propran komenton

15.
verdeca3 je 2025-09-19 00:50:49

En mia memoro iu finna esperantistino kun la esperanta nomo Saliko estis mia korespontanto antaŭ pli ol du dek jaroj tamen mi ne povas certigi,ĉu tiu Saliko estas la ĵus forpasinta Saliko.Ĉar ankaŭ ŝi ofte verkis artikolojn por la magazino MONATO.Kompreneble ankaŭ mi estas kunlaboranto de la magazino .Bedaŭrinde ,Saliko forpasis tute ekster mia atendo.

14.
Verdastel je 2025-08-30 15:04:34

Kara Saliko, mi ĝojas konatiĝi kun vi kaj dividi kun vi plurajn memorindajn momentojn. Ni ĉiuj esperantistoj, fieras pri vi kaj via agado. Nian koron tuŝas la novaĵo pri via malapero, sed ni ne forgesos vin!

13.
Burdo je 2025-08-23 19:10:24

Kara Saliko,
mi forte sentos mankon de vi en mia vivo. Mi tre bedaŭras, ke mi konis vin tiom mallonge. Nia lasta renkontiĝo ... mi ne supozis ke ĝi estas la lasta. Ripozu en paco kaj mi havos vin en mia koro, en mi memoro.

12.
probal53 je 2025-08-22 02:12:47

Mi ne konis vin persone, Raita, sed mi estas inter la amaso da ŝuldantoj; via senlaca laborado kuntenis la ŝtofon de nia komuna tendo. En Esperantujo, ni ĉiuj estas eternaj tendumantoj. Nur vi, al kiuj ni dankas la fortikecon de la ŝirmaĵo super ni, vere konas la tendon, ĉar vi senĉese kreas ĝin. Nun, post via foriro, tiu kuntenado daŭros, ĉar vi inspiradis kunlaborantojn, kiuj nun laboros plu. Ripozu en potenco, Raita.

11.
Frank je 2025-08-21 17:52:32

Kara Raita,
vi mankas al mi kaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj vin konis aŭ vian bonkoran agadon. Mi provas honori vin iomete laŭ miaj povoj kaj publikigos vian belan rakonton, kiun vi donacis al mi.
Ripozu en paco
Frank el -furto

10.
Vojacek je 2025-08-21 13:48:04

Mi konis Salikon nur laŭ nomo kaj el mencioj pri ŝia agado por Esperanto, kiu estas admirinda kaj enviinda. Dank´ al tiaj sinoferemaj samideanoj povas Esperanto bone vivi kaj progresi.
Ripozu en paco.

9.
Sylvain je 2025-08-21 13:13:26

Honoron al tiom modesta, bonkora, efika kaj homa samideanino!

8.
MarijaB je 2025-08-21 10:36:10

Dankon kara Saliko pro ĉio.
Ripozu en paco!

7.
salute je 2015-12-15 11:04:45

Kara Raita,
Mi ĵus tralegis vian vivhistorion kaj ege gratulas vin
pro viaj faritaj laboroj al Esperanto, precipe al ni afrikanoj.
Ni, afrikanoj povas neniam forgesi vin en nia esperantista vivo.
Dio benu vin kaj ĉiam estas kun vi,
Kore salutas,
Koffi D.

6.
Forigita uzanto je 2012-12-24 20:06:02

(korektita versio)

Kara Saliko,
Viaj rilatoj kun Afrikaj esperantistoj estas menciitaj tro modeste en via vivhistorio. Vi chiam estis preta kontakti, kuraghigi, subteni. Dankon por chio farita/ata/ota.
Hans Bakker

5.
Drahotova je 2012-12-17 14:45:30

Kara Saliko, mi rememoras vin ĝoje kaj deziras ĉion bonan. Jindřiška

4.
Forigita uzanto je 2012-12-16 19:08:46

Kara Saliko,
Grandan gartulon al vi. Mi fieras koni vin kaj ankaŭ havi eblecon mem lerni de vi. Mi esperas, ke nia kunlaboro daŭros.
Mi deziras al vi Bonan Kristnaskon!
Kerstin Rohdin

3.
Myntsy je 2012-12-16 11:24:17

Gratulojn Raita!
Kaj Dankon pro la hieraŭa instruado dum la Zamenhof-festo de Esperanto-klubo de Helsinki.
admirante Synnöve

2.
frans je 2012-12-15 16:05:38

Mi ĝojas havi tiel kapablan amikinon kaj kunlaboranton. Vi multon faris por la finna esperantistaro, kvankam la eblecoj por tio ne ĉiam estis favoraj al vi. Dankon kaj Gratulon! Sylvia

1.
Boris je 2012-12-15 01:54:43

Brave, Raita! Mi fieras pri vi!

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.