Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ivo Lapenna
Vivtempo:1909 - 1987
Devenlando:Jugoslavio
Agadlando(j): Belgujo, Britujo, Danujo, Francujo, Islando, Jugoslavio, Nederlando, Usono
Prezento:Prof. D-ro Ivo Lapenna (1909-1987)

Mondfama sciencisto. Profesoro de Internacia Juro ĉe la Universitato de Zagreb, Jugoslavio. Eksperto ĉe la Packonferenco en Parizo, 1946. En 1947/48 advokato-konsilisto, Albanio kontraŭ Britio, antaŭ la Internacia Kortumo en Hago. Membro de pluraj gravaj jursciencaj institutoj de la mondo. "Profesoro de Kompara Sovetia kaj Orienteŭropa Juro" ĉe la mondfama kaj prestiĝa The London School of Economics and Political Science, Universitato de Londono. Invitita kiel gastprofesoro en multnombraj universitatoj kaj jursciencaj institutoj en ĉiuj mondopartoj, i.a. Harvard kaj Yale. Granda verkisto en pluraj lingvoj. Eminenta violonĉelisto. Unu el la plej grandaj humanistoj de la mondo. Konata kiel "la arkitekto kaj la konstruinto de la moderna Esperanto-Movado". ”Dum preskaŭ 60 jaroj la plej grava kaj meritplena akcelanto de la Internacia Lingvo kaj ties kulturo depost D-ro L. L. Zamenhof”. 1952-1975: La iniciatinto kaj kunfondinto de "Centro de Esploro kaj Dokumentado” (CED), ĝia Honorofica Direktoro. 1952-1954: Grandaj kampanjoj lige kun la Peticio al UN/Unesko, kronitaj per la gravaj konsultaj rilatoj inter UEA kaj Unesko kaj per la fama Rezolucio de Unesko de la 10-a de decembro 1954 en Montevideo. Lige al tiu unika sensacio ĉe Unesko - la plej granda mejloŝtono de la Esperanto-Movado - miloj da artikoloj estis publikigitaj en la monda gazetaro. Post Montevideo ĉiuj gravaj atingoj de la Esperanto-Movado estas sekvo de tiu mejloŝtono. La Esperanto-Movado povas danki al la elstara personeco kaj la multflankaj talentoj de Ivo Lapenna, ke ĝi tiel mirinde sukcesis. i.a. li estis - kaj daŭre estas - la plej elokventa kaj karisma oratoro de la Esperanto-Movado. Ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj li estis unu el la plej grandaj oratoroj. 1955-1974: Dum 9 jaroj Ivo Lapenna estis ĝenerala sekretario de UEA kaj dum 10 jaroj ĝia prezidanto. Ĝis sia lasta spiro Ivo Lapenna daŭrigis sian laboron por la Internacia Lingvo, Esperanto, same dinamisme kaj same energie kiel ĉiam en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof.

Hodiaŭ ni havas la eblecon aŭskulti nian plej grandan oratoron dank’ al la teknika evoluo. La diskoj kun paroladoj de Ivo Lapenna estas en bonega kvalito.

Fondaĵo Ivo Lapenna (FIL)
Fondita en Kopenhago la 15-an de decembro 1984 de la tiama vicprezidanto de Akademio de Esperanto, D-ro Paul Neergaard, kaj mezgrada instruisto kaj eldonisto, Peter Zacho (la bopatro de I. L.), okaze de la 75-jara datreveno de Ivo Lapenna.

Celoj:
a) Daŭre gardi la memoron pri Ivo Lapenna, la plej grava kaj meritplena akcelanto de la Internacia Lingvo, Esperanto, kaj ties kulturo post Zamenhof;
b) subteni la disvastiĝon de la Internacia Lingvo surbaze de la idearo de Humaneca Internaciismo kaj Aktiva Neŭtraleco;
c) kontribui al la respektiĝo ĉie en la mondo de la Homaj Rajtoj kaj fundamentaj liberecoj surbaze de la principo "Por Paco en Libereco - Por Libereco en Paco".

Rimedoj:
a) Eldonado de publikaĵoj;
b) subvenciado de publikaĵoj konformaj al la celoj de la Fondaĵo.

En 1988 la Fondaĵo starigis la premion "Stipendio Ivo Lapenna" (SIL).
En 1997 la Fondaĵo fondis la Instituton "Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna" (ISIIL).

100-jara datreveno de Ivo Lapenna
Du gravaj datrevenoj en 2009: D-ro L. L. Zamenhof (150-jara) kaj Prof. D-ro Ivo Lapenna (100-jara).
La Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, prez.: Prof. D-ro Carlo Minnaja (red. de Eseoj memore al Ivo Lapenna. 29 konataj aŭtoroj kontribuis al tiu ĉi ĉarma kaj interesa 417-paĝa verko), kaj la Fondaĵo Ivo Lapenna, prez.: D-ro Klaŭs Perko, instigas ĉiujn Esperanto-organizaĵojn, E.-klubojn, E.-kunvenojn k.s. ĉie en la mondo celebri la du gigantojn per multaj ekspozicioj, prelegoj kaj artikoloj en la gazetaro pri ilia enorma, eminenta kaj elstara laboro por la Internacia Lingvo, Esperanto.

Ni invitas vin senpage utiligi la abundan materialon de nia hejmpaĝo: dokumentoj, paroladoj, fotoj ktp. (bv. indiki la fonton). Jen la adreso: www.ivolapenna.org

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.