Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Sylvia Hämäläinen
Edukado-ensalutnomo:frans
Vivtempo:1940 -
Devenlando:Finnlando
Prezento:Bildoj el mia Esperanta vivo

Komence de la 1970-aj jaroj ie mi hazarde trovis kvarpaĝan flugfolion pri la lingvo Esperanto, sur kies lasta paĝo la gramatiko estis koncize prezentita. Mi estis tuj kaptita. Laŭ mi la gramatiko estis klara kiel matematiko, kiun fakon mi ŝatis en la supera lernejo (laŭ terminaro de ILEI). Tuj mi komencis studi la lingvon. De la instruisto en la laborista instituto mi ricevis iun lernolibron, kiun mi memstare ekstudis. Sekvan aŭtunon mi daŭrigis la studadon en la laborista instituto kaj poste en pluraj someraj kursoj, ankaŭ en kursoj por E-instruantoj.

Al UEA mi membriĝis en 1977 kaj estas ĝia fakdelegito pri instruado. Al ILEI mi aliĝis en 1986 kaj samtempe al Esperanta Ligo de Finnlandaj Instruistoj (ELFI). Ĝia sekretario mi estis 1996-2010 kaj ekde la jaro 2010 prezidanto-sekciestro kaj komitatano de ILEI. Tago de la Lernejo fariĝis ŝatata programero por mi en ĉ. 15 Universalaj Kongresoj. En ses konferencoj de ILEI mi vivis en instrua kaj eduka etoso, kiu ĉiufoje instigis min daŭre labori por la lingvo. Mi trapasis la ekzamenojn meza de UEA-ILEI en 1994 kaj C1 de UEA-KER en 2013. En la loka E-societo mi estis sekretario dum trideko da jaroj kaj poste vicprezidanto. En la UK en Tampere en 1995 miaj taskoj estis en la informejo kaj kiel ekskursgvidanto. Kursojn por komencantoj mi gvidis ĉu unu-dutagajn, ĉu unusemajnajn aŭ eĉ tutjaran kurson en la laborista instituto de ne tute proksima urbo.

Profesie mi estis instruisto en baza lernejo en Tampere. Dum dek jaroj mi havis E-grupon en mia lernejo. Kelkfoje ni ricevis eksterlandajn E-gastojn, kiuj prezentis siajn landojn al la 600-kapa lernejanaro. Al unuopaj klasoj mi prezentis la lingvon kaj ili lernis ankaŭ ion diri en Esperanto.

Dum kelkaj jaroj mi instruis la internacian lingvon al blinduloj kaj malfortevidantoj en alia urbo. Tio estis iel speciala sperto por mi, vidanta persono, kiu instruante ĉiam uzis kreton kaj tabulon. Feliĉe ekzistas brajligitaj lernolibroj por finnoj, sed ekz. kantojn mi lernis mem brajligi unue per tabulo kaj pinĉilo kaj poste per pruntita malnova brajla skribmaŝino. Duonon de la lernolibro Esperanto mutkattomasti de Stano Marček (Esperanto rektmetode) mi klopodis modifi por la grupo.

Ekzistis en nia lando leterkurso en Esperanto, sed jam longe ĝi montriĝis esti malmoderna laŭ enhavo kaj aspekto. Por oferti ankaŭ tiutipan E-studadon mi komencis krei distancan bazan kurson baze de la unua duono de Esperanto mutkattomasti de Stano Marček. Kiel distanca instruisto mi povis aktivi bedaŭrinde nur kvar jarojn, ĉar la societo por ĉiaspeca popola edukado (Kansanvalistusseura) finis ĉiufakajn distancajn kursojn fine de 2013.

Kiam mi estis elektita prezidanto de ELFI, mi volis konatiĝi kun ties pasinteco kaj rimarkis, ke la scioj ekzistis en dosierujoj ĉe pluraj personoj, ĉar ELFI ne havas klubejon. Sekve mi komencis serĉi kaj aranĝi la materialon ĝis finfine en 2012 la historio estis preta kaj aperis sub la nomo Ni semas kaj semas… Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj 1921-2011. Ĝi estas skribita en Esperanto sed havas finnlingvan resumon kaj havas multajn fotojn.

Ni semas kaj semas... sed la rimedojn por semi ni devas ŝanĝi laŭ la nuntempaj rimedoj. En tio edukado.net estas bonega helpo al la nunaj instruantoj. Dankon al ĝi!

Sylvia Hämäläinen, oktobro 2014 por la Panteono

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
Katalin je 2020-03-17 00:10:22

Kara Sylvia, korajn gratulojn al vi pro via ronda naskiĝdatreveno kaj dankegon pro viaj multflankaj agadoj kaj regula subteno al nia paĝaro. Estu sana kaj energia ankoraŭ longe. Amike, Katalin

4.
Monik je 2014-12-20 20:24:54

Kara Sylvia,
Kia plezuro eniri la Panteonon samjare ! Kun granda intereso mi legis vian prezentadon ĉar vi estas tre diskreta kaj mi malkovris ke vi multe laboris en tre diversaj kampoj ! Restu energioplena kaj sana." Daùre brilas la luno por ni !"
Amike,
Monika 05

3.
Monik je 2014-12-20 20:24:35

Kara Sylvia,
Kia plezuro eniri la Panteonon samjare ! Kun granda intereso mi legis vian prezentadon ĉar vi estas tre diskreta kaj mi malkovris ke vi multe laboris en tre diversaj kampoj ! Restu energioplena kaj sana." Daùre brilas la luno por ni !"
Amike,
Monika 05

2.
Raita je 2014-12-16 03:54:12

Sylvia, ĝojigas min, ke vi envenis la Panteonon. Mi admiras vian senlacan agadon kaj semadon.
Saliko

1.
stelamiko je 2014-12-15 13:25:35

Kara Sylvia
Elkoran bonvenon en la Panteono. Pro via diversspeca tre valora agado por la bono de la Internacia Lingvo vi meritas tiun honorigon. Varme gratulas vin
Mogens Rude Andersen, Danlando

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.