Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Tieko ISIKAWA
Edukado-ensalutnomo: isksanjo
Vivtempo: 1951 -
Devenlando: Japanujo
Agadlando(j): Japanujo
Prezento: Vivhistorio de ISIKAWA Tieko

Mi naskiĝis en junio, 1951 en malgranda urbo en Gubernio Fukusima, Japanio ĉe tre ordinaraj gepatroj, kiuj tute ne scipovas fremdajn lingvojn. Mi hazarde trovis iun kolumnon pri Zamenhof kaj Esperanto en la ĵurnalo Asahi kiam mi estis bazlernejano. Mi tamen havis nenian okazon komenci lerni la lingvon ĝis mi fariĝis 18-jara, studento de dujara kolegio en Jokohamo. Tiutempe mi studis ĉefe la anglan lingvon. Iun tagon nia usona instruisto donis al ni la taskon skribi mallongan eseon pri “Internacia lingvo” en la angla. Tiam tuj venis al mi en la kapon Esperanto. Tre bonŝance, Japana Esperanto-Instituto (JEI) ĉiumonate sendis al nia kolegio sian organon La Revuo Orienta kaj la bibliotekisto ĉiam aranĝis ĝin ĉe la enirejo de la biblioteko. Mi tuj kontaktis JEI-n kaj komencis lerni Esperanton. Mi aliĝis al loka E-grupo, kie estis unu el la plej eminentaj esperantistoj en Japanio, kio estis alia bonŝanco por mi. Danke al li mi multe lernis nian lingvon.

Poste, dum kelkaj jaroj mi ne havis sufiĉe da tempo por Esperanto pro la laboro kaj aliaj aferoj. Inter 1974-75 mi loĝis en Londono por plu lerni la anglan. En 1976, trovinte la anoncon pri enkonduka kurso de Esperanto-Rondo de Ikebukuro, Tokio, mi tuj aliĝis kaj ekagis kun multaj tokiaj esperantistoj. Intertempe mi edziniĝis al samrondano, naskis du infanojn kaj translokiĝis al la urbo Siki, Gubernio Saitama, kie ni ankoraŭ nun loĝas, en 1983. Pro tio ke mi estis okupita pri infanzorgado kaj ke ni loĝis jam iom for de Tokio, partopreni en esperantaj aranĝoj fariĝis malfacile, sed ni akceptis multajn alilandajn gastojn ĉe ni kaj klopodis teni la lingvokapablon. Dume mi organizis kelkfoje ekspozicieton pri Esperanto en nia loĝkvartalo, kaj daŭrigis kurson de Esperanto kaj instruis la lingvon al miaj najbaroj.
Mia unua UK estis UK en Seulo, 1994, kiun mi partoprenis kun miaj du lernantoj. Tia malgranda studgrupo daŭris kvin-ses jarojn. Poste en 2004, en mia urbo “publika kursaro por civitanoj” okazis kaj mi organizis E-kurson. Surbaze de tiu kurso formiĝis E-Societo de Siki kaj nun dufoje monate ni havas regulan kunvenon.

Fine de la 90-aj jaroj, mi aliĝis al la Asocio de Lernejaj Esperantistoj (ALE), kiun iniciatis s-ro HORI Jasuo, kaj mi denove ekagadis en Tokio. En 2003 mi elektiĝis estrarano de JEI, ĉefe respondecis pri stud-eduka fako. Samtempe mi fariĝis la estro de la japana sekcio de ILEI. De tiam mi longe dediĉis min por plani kaj plenumi diversajn seminariojn kaj staĝojn diversloke tra Japanio, zorgi pri ekzamenoj de JEI, kaj inter 2012 kaj 2022 (krom 2014) pri dek tutmondaj sesioj de KER-ekzameno de UEA, k.t.p.
ILEI-konferencon mi organizis en Ranzan en 2007, tuj post la 92-a UK en Jokohamo. Kaj en 2014, en Kameoka, mi organizis la 4-an ILEI-Seminarion en Orienta Azio kaj ĝin ĉeestis multaj gekolegoj el Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Post la eksiĝo de la estraro de JEI en 2022, mi daŭre restas sekciestro de ILEI-JP.

Mi ankaŭ laboris kun miaj gekolegoj por fari lernomaterialojn. En 2012 ni publikis kaj papere kaj rete “Esperanto per Ekzercaro por japanlingvanoj” https://kurso.jei.or.jp. La filmeton analogan “Esperanto lernebla en 15 minutoj” ni faris en 2020.

Dum mia longa kariero kiel esperantisto, mi ĝuis precipe instrui nian lingvon kaj paroli pri diversaj aferoj en Esperantujo, kiujn mi mem spertis partopreninte multfoje en UK kaj ILEI-Kongreso. Jam pli ol dudek jarojn mi instruadas Esperanton en tri lokaj grupoj. Post la pandemio ankaŭ konversacian kurson mi gvidas ofte, ĉefe per zoom kune kun kelkaj anoj de ILEI-JP.
Tra tiaj agadoj mi konatiĝis kun multaj homoj enlande kaj eksterlande.
Per Esperanto mia vivo fariĝis tre riĉa kaj interesa. Mi deziras, ke mi povu laŭeble longe esti instruisto de Esperanto.

Fonto: ISIKAWA Tieko por la Panteono, en decembro 2025.



Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Monik je 2025-12-15 10:07:21

Bonvenon al la Panteono, Kara Tieko ! Estis plezuro konatiĝi kun vi en Seulo 1994 kaj poste plurfoje revidi vin en diversaj esperantaj eventoj. Vi estas meritoplena, ne lacigebla ! Feliĉan daùrigadon !
Monik 05

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.