Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Anna BARTEK
Kromnomo:Anjo Amika
Edukado-ensalutnomo:anjo
Vivtempo:1955 -
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento:Mi naskiĝis la 19an de junio 1955, esperantiĝo en 1971.

Post la muziklernejo de la Infankoruso de Hungara Radio kaj Televido, unu jaron mi studis en la Gimnazio Vasvári Pál, en la muzikfaka klaso.
En la sama jaro 1970, mi estis selektita al la Konservatorio Béla Bartók kie mi estis en la fako: klasika kanto. Post la abiturientiĝo, mi vizitis dum jaroj paralele du studiojn: la centran leĝermuzikan kaj la t.n. "Pop metiejon" de la Hungara Radio.

En 1971 unue mi eklernis Esperanton en la vilaĝo Agárd, poste mi daŭrigis la lernadon de la lingvo en Budapeŝto ĉe s-ino Pechan. En 1985 mi
partoprenis kvintagan superintensivan Esperanto-kurson, gviditan de Péter András Rados. Li tradukis la plej multajn el miaj kantoj en Esperanton. En 1986, li donis la artistan nomon Anjo Amika al mi.

Pliaj trejnadoj, formadoj sekvis ekde 1995 en Kultura Centro Esperantista, kun partoprenado de Plurnivelaj Internaciaj Kursaroj, en 1996 en du partoj mi partprenis Projekton Kleran, gviditan de Katalin Smidéliusz nun Katalin Kováts.
Poste en Kultura Centro Esperantista, en La Chaux-de-Fonds, pli kaj pli maturiĝis en mi, ke mi volas helpi al novlernantoj de Esperanto. Al tio, mi ricevis ĉiun bezonatan helpon kaj en KCE, en Budapeŝto, kie en 2004 mi komencis instrui la lingvon al komencantoj, foje laŭ tradicia metodo, uzante lernolibron, ĉefe tiun de Oszkar Princz, aŭ iom post iom per rekta metodo. Mi gvidis ankaŭ intensivan kurson de 40 horoj dum unu semajno. Mi ekhavis multe da spertoj dum tiuj lingvokursoj kaj la sento post sukcesaj lingvoekzamenoj de miaj gelernantoj pli inspiris min okupiĝi pri ĉi tiu por mi tre grava afero.

Transdoni lingvokonon al aliaj, kiuj volas ne nur lerni Esperanton, sed ankaŭ aktivi en Esperanto-organizoj, estas la celo allogi ilin por realigi tiun celon.

Por pli altigi mian lingvoinstruan nivelon, mi partoprenis - kvankam nur unu semestron – la Instruistan Trejnadon en la Universitato Adam Miczkiewicz, kie de Katalin ni havis informojn pri la projekto „Ekparolu!”, kiu tuj ekplaĉis al mi. Post hejmeniro pasis eble du semajnoj kaj mi aliĝis al la projekto, kiu jam laŭ mi estas programo elde la 12a de decembro 2016, kiam estis preta la definitiva paĝaro por unue en la agendo indiki la horaron, laŭ kiu eblas akcepti mendojn de parolsesioj. Nur la unua parolsesio estis iomete malfacila, sed ju pli da parolsesioj estis realigitaj de mi des pli da spertoj mi ekhavis ankaŭ dum tiuj parolsesioj. Inspiris min la helpemo al la genevoj por plibonigi iliajn parolkapablojn. Por mi ĉiam estas tre grave, ke la parolsesioj disvolviĝu en bona, amika etoso, ke la genevoj povu sen timo ekparoli jam ĉe la unua fojo.

Mi konscias, ke por gvidi bonan parolsesion estas bezonata multe da antaŭa laboro, preparo de modelfrazoj por utiligi en kazo de gramatikaj demandoj. Havi ĉemane afiŝojn por montri al la nevo/nevino. Alia grava afero estas la reala informo pri la lingvo mem, kaj pri ties historio, kiam la lernanto atingas tiun nivelon, ke komencas interesiĝi ankaŭ pri tio.

Se konsili legotajn librojn, spektindajn filmojn en Esperanto, mi ofte mencias la katalogon, la filmejon, proponante aŭskulti esperantlingvajn kantojn, la ekzercaron de Edukado.net, kie ĉio bezonata ankaŭ skribe, aŭskulteble, estas trovebla. Jes ja foj-foje estas malkovrita mia artisteco, kiel kantistino, ĉu de la nevo/nevino mem, kiu jam aŭdis unu kanton de mi, ĉu de mi.
Gravas emfazi, ke Esperanto havas literaturan, muzikan, teatran kaj filman kulturojn, aldone ankaŭ la sciencan. Plej ofte la interesiĝo estas pli literaturo, sed ne mankas informadika, scienca scivolemo de la genevoj. Estas inde doni informojn pri Esperanto-kluboj en la proksimecoj de la genevoj, kie ankaŭ eblas praktiki la paroladon de la lingvo.

Mi havas kelkajn eksajn nevojn, kun kiuj pere de skajpo ankoraŭ foje korespondante, foje parolante ni traktas tiklajn gramatikajn demandojn.

Konklude, mi ne nur ekŝatis helpi al genevoj ene de Ekparolu, sed ekamis. Kiam mi legas informon, ke iu eksa nevo/nevino akceptis esti onklo/onklino por mi estas plej kortuŝa, bona novaĵo. Ankaŭ ĉi tio estas la celo, ke el inter genevoj, ni havu novajn geonklojn.

Mi ege deziras, ke tiu ĉi programo daŭru ankoraŭ longajn jarojn por ke per tiu ĉi sistemo ni povu konigi Esperanton, pli bonigi parolkapablon por tiuj kiuj volas evoluigi siajn parolkapablojn.

Fonto: Anna Bartek / Anjo Amika por la Panteono, en novembro 2019/

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
anjo je 2020-02-20 16:55:12

Karaj,
Al ĉiuj vi koran dankon pro viaj amikaj komentarioj.
Mi deziras al vi ĉiuj ĉion la plej bonan kaj en Esperantio kaj
ekstere de ĝi.
Kun miaj plej amikaj brakumoj, viaj
Anjo

5.
kolombisto je 2020-02-20 15:16:45

Kara Anjo ! Elkore mi gratulas por via esperanta agado kaj aktivado kaj precipe ke vi fariĝis ano de la Panteono. Kiel aktiva kantistino (esperantista) mi deziras al vi plej bonan sanon kaj longan vivon. Vi permesis al mi alŝuti vian kanton: Trovis mi Patrujon.Inter multaj aliaj ĝi estas mia favorata esp. kanto, vere patriota:
Anjo Amika - Trovis Mi Patrujon - YouTube

4.
Raita je 2020-01-13 05:33:49

Bonan jaron 2020! Obstine kaj tenere daŭrigu vian padon en Esperantujo! Saliko

3.
Jorgos je 2020-01-06 00:08:43

Gratulon al Anna,
Vi longe kontribuu al E-kulturo !
Js.

2.
Telemo je 2019-12-20 19:37:17

Gratulojn Anjo kaj dankon pro viaj multnombraj agadoj, kaj via admirinda entuziasmo!
Vi ĉiam estas tre optimisma, kaj via entuziasmo disradias!
Bonegan daŭrigon, sanon, feliĉon Anjo!
ĝis la plezuro vin revidi
Plej amike
Jean-Claude

1.
Mao87 je 2019-12-15 17:23:51

Anjo, dankon al vi pro via helpo, via sindonema agado por Esperanto kaj gratulegojn pro via eniro en la Panteonon. :-)

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.