Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Vasil KADIFELI
Edukado-ensalutnomo: vasilkadifeli
Vivtempo: 1959 -
Devenlando: Turkujo
Agadlando(j): Turkujo
Prezento: Mi naskiĝis en oktobro 1959 en greka familio en Istanbulo, Turkio. Do mi estas ano de la greka minoritato en Turkio. Mi post la greka bazlernejo fariĝis lernanto en unu el la plej konataj grekaj lernejoj “Fener Gimnazio kaj Liceo”. Tiun belan kvazaŭ kastelaspektan konstruaĵon oni konstruis iam en la 1870-aj jaroj el ruĝaj fajro-brikoj, tiam importitaj de Marsejlo. Mi poste en la jaro 1977 komencis mian studadon en “Bogazici Universitato”, tiam unu el la plej bonaj kaj belaj universitatoj, kiu situas kaj suprenrigardas Bosporon. Mi komencis studi komercan administradon sed en la dua jaro, kiam mi konatiĝis kun komputila programado, mi tuj enamiĝis al tiu fako kaj komencis partopreni en diversaj klasoj de komputilado. Post kiam mi finis mian studadon en la jaro 1982 mi komencis mian magistrecon en la sama universitato en la komputila fako, kiun mi finis en la jaro 1984.

Mi parolas la grekan kaj turkan ekde mia naskiĝo, kaj la anglan ekde miaj universitataj jaroj, mi iomete scipovas la francan, kiun mi komencis lerneti ekde mia baza lernejo, kaj nun mi parolas Esperanton.

Ekde la jaro 1985 mi komencis labori kiel komputila programisto en turkaj bankoj. Tiam la etoso estis tia, ke ĉiuj klopodis forlasi la manlaboron kaj provis komenci uzi komputilojn. Bonŝance mi partoprenis grupon, kiu laboris por tia afero en unu el la plej famaj bankoj de Turkujo. Dum jaroj nia bankaplikaĵo kaj laboro estis unu el la plej konataj en la lando. Ni laboris multe kaj en la jaro 2006 mi pro ia malnova laborleĝo sukcesis pensiiĝi en juna aĝo, kaj ekde tiam zorgi pri mia privata vivo.

En la jaro 2010 mi edziĝis, kaj nun kun mia edzino ni loĝas en diversaj lokoj: en nia vintra domo en Istanbulo, en nia somera domo en Sile, urbeto apud Istanbulo, en nia domo en la urbo Edirne, la naskiĝurbo de mia edzino, kaj ankaŭ en nia domo en Tesaloniko, Grekio kie mi ankaŭ havas parencojn.

Pri Esperanto mi iam aŭdis dum en miaj universitataj jaroj sed tiam ne estis sufiĉaj fontoj kaj teknologio por ke ili helpu al mi konatiĝi kun la lingvo. En la jaro 2012 mi hazarde trovis la retejon lernu.net kaj tiel mi komencis lerni la lingvon. En la sama jaro mi konatiĝis kun turkaj esperantistoj, kaj komencis partopreni en iliaj instrurondoj. En la jaro 2014 mi partoprenis la sepan Mezorientan Kunvenon en Tbiliso, Kartvelio. En la jaro 2015 mi partoprenis en la 100-a UK ĉe Lillo, Francio kaj la postan jaron en la 101-a UK ĉe Nitro, Slovakio. En la jaro 2016 ni organizis la naŭan Mezorientan Kunvenon en Turkio.

Mi dum tiuj jaroj multfoje instruis Esperanton kaj mi multfoje faris prezentojn pri Esperanto al neesperantistoj. Mi eĉ instruis al lernantoj en la liceo “Kozmos Anadolu Yazilim Lisesi” danke al la intereso de la lerneja kunordiganto.
En januaro 2016 mi decidis aperigi esperantan revueton, por ke la komencantoj legu kaj lernu nian lingvon. Mi nomis tiun revueton “Turka Stelo” kaj komencis aperigi ĝin elektronike en pdf-formato kaj ĉiumonate. Ene de kelkaj monatoj la revuo fariĝis 32 paĝlonga kaj ĝin komencis legi esperantistoj tra la tuta mondo, kaj kelkaj legas ĝin eĉ dum la librolegado-tagoj de Sumoo. Ankaŭ multaj esperantistoj tra la mondo kontribuis kaj daŭre kontribuas al Turka Stelo. Ekde 2018 la revuo aperas ankaŭ en la formatoj ePub kaj mobi, kaj ĝi ankaŭ estas legebla rete.

En 2016 la temo de la naŭa Mezorienta Kunveno estis la mondfama turka poeto Nazim Hikmet. Kun Renato Corsetti ni decidis plietendi la laboron, kiun ni faris por la kunveno kaj kun lia helpo ni aperigis la libron “Poezia Antologio, Nazım Hikmet Ran”, kiu aperis kiel la 51-a libro en la Serio Oriento-Okcidento de UEA. La libron eldonis Mondial.

Krom tiuj laboroj, mi partoprenis en la teamo de Renato Corsetti por la tradukaĵo, el la angla al Esperanto, de du libroj de Eric Lee: “La Eksperimento”, kiun jam eldonis MAS en la komenco de 2018, kaj “Nokto de Bajonetoj”, kiu espereble eldoniĝos baldaŭ.
En la jaro 2014 mi tradukis la libron “Esperanto per rekta metodo” de Stano Marĉek al la turka lingvo, kiu aperis papere en la jaro 2015.
En la jaro 2018 mi tradukis la argentinan instrulibron de Jorge Hess “¿Sabe Usted Esperanto?” al la turka lingvo.
En la jaro 2018 mi tradukis kaj kreis retejon por la malnova sed fama “Free Esperanto Course” de ELNA kaj kelkaj el niaj esperantistoj nuntempe instruas per retpoŝtmesaĝoj pere de ĉi tiu dek leciona kurso: https://esperantokursu.wordpress.com/
En la jaro 2015 mi kreis la retejon “Esperanto Türkiye”: https://esperantoturkiye.wordpress.com/ kaj en 2017 ankaŭ la retejon “MONA Informado” https://monainformado.wordpress.com/ kaj ankaŭ provas aperigi la “MONA Bulteno”n laŭeble dufoje po jaro.
En la jaro 2017 mi tradukis la retejon esperanto.net kaj parte la retejon de lernu.net al la turka lingvo.

Ĉar mi ne estas verkisto mi persistas en la kampo de tradukaĵo, sed kelkfoje mi ankaŭ verketis kaj partoprenis en konkursoj:
• En 2018 por la unua fojo mi verkis rakonton kaj partoprenis la konkurson Hristo Gorov en Bulgario kaj ricevis la unuan premion.
• En 2018 mi partoprenis en la tradukkonkurso Lucija Borĉic en Kroatio kaj ricevis la duan premion en prozo kaj ankaŭ la duan en poezio.
• En 2019 mi verkis humuraĵon kaj partoprenis la EKRA-konkurson en Razgrad, Bulgario kaj ricevis la trian premion.
• En 2019 denove mi partoprenis en Lucija Borĉic-tradukkonkurso kaj mi denove recivis la duan en prozo kaj la duan en poezio.
En la jaro 2019 en la UK ĉe Lahtio, Finnlando mi ricevis la diplomon de UEA pri “Elstara Agado por la Internacia Lingvo Esperanto.

Nuntempe dum la pandemio, mi komencis serion de etaj instruoj pri la malfacilaĵoj en nia lingvo, rete, pere de la aplikaĵo “meet.google.com” danke al la organizado de nia esperantistino Fatma Eroglan. Nuntempe nia listo enhavas la jenajn kursetojn kun la datoj:
22/11/2020 Akuzativo
29/11/2020 Transitiveco
06/12/2020 Participoj
13/12/2020 Korelativoj
20/12/2020 Prepozicioj
27/12/2020 Sufiksoj
03/01/2021 Refleksiva pronomo: Si
Mi bedaŭras, ke mi ne konatiĝis pli frue kun nia bela lingvo.

Vasil KADIFELI
(novembro 2020)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 11; | Aldoni propran komenton

11.
Ilia78 je 2020-12-30 01:20:19

Mi deziras gratulon! Mi ekkonis vin pro la bela revueto de Turka Stelo.

10.
Frano je 2020-12-27 09:54:11

Unuafoje mi “renkontiĝis” kun Vasilo kaj ĉirkaŭ deko da aliaj esperantistoj en 2015 dum la interreta kurso "Mirindaĵoj de la homa lingvo: enkonduko al lingvistiko" de profesoro Mark van Ostendorp ĉe Coursera. Tiam ekflamis akra diskuto pri Esperanto en la loka forumo, kaj ni ĉiuj penis kiel eble plej vaste informi la publikon pri la internacia lingvo. La posta admirinda laboro de Vasilo meritas ĉiun respekton kaj mi deziras, ke li ne ĉesu kaj daŭrigu tiel plu.

9.
Mike59 je 2020-12-25 22:07:45

Korajn gratulojn kaj multajn dankojn pro via admirinda laboro favore al nia bela lingvo!
Tre plaĉas al mi la legado de via elstara "TURKA STELO"!
Mikelo (Michel Dereyger)

8.
ClaudeNourmont je 2020-12-22 12:26:35

Multajn gratulojn!

7.
Burdo je 2020-12-18 19:49:40

Gratulojn por la distingo (paneteonjĝo)! Kaj pro "Turka Stelo" tre interesa revuo.

6.
Laimundas je 2020-12-18 19:42:41

Altestimata Vasil,plenkorajn gratulojn al vi pro via modela laboro per kaj por Esperanto.Estu sana kaj feliča.

5.
vasilkadifeli je 2020-12-18 18:09:25

Dankegon al kara Katalyn kaj al tiuj, kiuj proponis min por tiu listo...
Dankegon ankaŭ al ĉiuj, kiuj lasis siajn afablajn komentojn ĉi tie...

4.
Renatocorsetti je 2020-12-17 20:00:26

Kara Vasil, estas paradokse, ke post Mehmet la konkerinto, estis greko, kiu devis rekonkeri Turkujon por Esperanto! Amike, Renato

3.
Drahotova je 2020-12-17 19:42:02

Turkan Stelon mi ŝatas kaj ĉiam ĝin malpacience ĉiun monaton atendas. Dankon je via laboro!
Jindřiška Drahotová

2.
Forigita uzanto je 2020-12-15 17:32:21

Kara Vasil, elkoran gratulon al vi pro via agado.

1.
Mao87 je 2020-12-15 15:29:48

Kara Vasil,
Gratulojn pro via granda laboro por Esperanto kaj pro via eniro en la Panteonon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.