Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Patrick Morando
Edukado-ensalutnomo: Patrick75
Vivtempo: 1975 -
Devenlando: Italujo
Agadlando(j): Italujo
Prezento: Patrick Morando estas invitita al la Panteono, ĉar lia Esperanto-kariero montriĝas por ni modela: liaj streboj lerni la lingvon, laŭŝtupe trapasi la KER-ekzamenojn, sekvi metodologiajn kursojn ĉeeste kaj rete (RITE), fondi grupon, aktivigi lokan agadon, partopreni internaciajn aranĝojn kaj projektojn estu por ĉiu instruisto de Esperanto sekvenda modelo.
Legu lian sinprezenton sube.

--------------

Mia nomo estas Patrick Morando, mi estas italo, francdevena kaj deĵoras en regiona agentejo pri media protektado en Ĝenovo, Ligurio. Mi kreskis en plurlingva medio: itala, franca, kataluna kaj ĝenova. Meze de la 90-aj jaroj, mi trapasis mian abiturientan ekzamenon pri sekretariado kaj librotenado. Post kelke da tempo, mi aliĝis al la Universitato de Ĝenovo kie mi akiris universitatan diplomon pri la franca lingvo kaj literaturo.

En 1996 mi konatiĝis kun la Internacia Lingvo Esperanto, sed pro la multnombraj universitataj engaĝiĝoj, mi forlasis ĝian lernadon. Iam okazis, ke en urba librovendejo, mi hazarde trovis lernolibron pri Esperanto kaj tiun ĉi-fojon mi serioze ekstudis ĝin ĉeeste kaj rete. Ekde tiam Esperanto fariĝis esenca parto de mia vivo.

Mi komencis legi librojn, vojaĝi pere de Pasporta Servo, aliĝi al diversaj kongresoj kaj al someraj kampusoj en Slovakio, Latvio, Pollando. Mi aliĝis kaj sukcesis la KER-ekzamenojn je la niveloj B1 (2012), B2 (2013), C1 (2013) kaj C2 de la Kultura Centro Esperantista (2019). Mi sukcesis ankaŭ la tri enlandajn diplomojn de la Itala Instituto de Esperanto de Torino ĝis la triagrada kapabliga diplomo (Unuagrada studatesto en 2011, Duagrada studatesto en 2012 kaj Triagrada magistra diplomo en 2016). En 2016 la Itala Instituto de Esperanto taksis min kompetenta por okupiĝi pri la loka movada katedro kunlabore kun la tigulia grupo de Elisabetta Vilisics Formaggio. Mi organizis ekzamensesion de la enlanda lingva instituto kaj ellaboris materialon por A1 (Unuagrada studatesto, 2018).

De 2014 ĝis 2018 mi sekvis la 100-lecionan Retan Instruistan Trejnadon de E-duKati ĉe Edukado.net. Dum tiu formado mi produktis konkrete 83 dokumentojn: artikolojn, recenzojn, pedagogian materialon, gramatikajn ekzercojn. Parto de tiu materialo estas publikigita en la sesioj “Instrumaterialoj” kaj “Dosierujo” ĉe Edukado.net. Legi la koncernan intervjuon en IPR.

En la programo Ekparolu! mi instruis skajpe kiel onklo al kelkaj genevoj.

Mi kunlaboris kun la urbodomo de Novi Ligure en Piemonto (2012-2013) por la esperanta traduko de infana rakonto Guardami bene (Rigardu min bone) rilate la krudan teron, kiun oni uzis en la pasinteco por konstrui domojn: la tero samkiel Esperanto estas universalaj iloj. Krome, mi tradukis Esperanten la lokajn veterprognozojn en la paĝaro de la publika entrepreno ARPAL (Regiona Liguria Agentejo pri Medioprotektado) kie mi laboras.

En 2016, mi fondis lokan grupon agnoskita de la Itala Federacio, kreis fejsbukan paĝon kaj retejon, kun la helpo de miaj lernantoj, por doni eblon al la Ĝenovanoj trovi utilajn informojn pri Esperanto kaj trovi spacon por lerni ĉe la urbodomo. Tie mi instruas Esperanton al diversaj grupoj. Pro tiuj aktivaĵoj, la loka grupo ricevis Premion Contero’n (2018). En la sama jaro, mi estis agnoskita de la Komerca Ĉambro de Ĝenovo kiel “esperto” (spertulo) en la kategorio “tradukisto/interpretisto” por la lingvo Esperanto. En 2019, mi provlegis la lernolibron Amikaro, laŭ la peto de ĝia aŭtoro, Prof. Federico Gobbo.

En 2019-2020 mi sekvis la unujaran trejnadon de ILEI kaj IS ĉe UAM en Poznan kaj septembre 2020 ricevis plian kapabligan diplomon pri Esperanto. Novembre 2020 mi finis unujaran postdiploman studadon pri lingvopedagogio ĉe itala universitato.

Fonto: Patrick Morando por la Panteono, novembro 2020.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 10; | Aldoni propran komenton

10.
lawenda je 2021-01-28 15:53:20

Gratulon, kara Patrick!

9.
ClaudeNourmont je 2020-12-22 12:45:20

Multajn gratulojn!

8.
StenSvenonius je 2020-12-17 20:20:11

Gratulon! Via amo por Esperanto estas tuj videbla.

7.
Renatocorsetti je 2020-12-17 20:03:23

Sukceson, Patrick! Vi estas la estonteco de Esperanto en Italujo. Renato

6.
Telemo je 2020-12-16 19:40:48

Gratulojn kara Patrick ;-) Vi tre rapide fariĝis elstara instruisto danke al via impona laboro! Via enpanteonigo estas bonega novaĵo kaj mi deziras al vi multe da sukcesoj!

5.
Forigita uzanto je 2020-12-15 17:35:38

Kara Patrick,
Kia bona nova novaĵo vidi vin ĉi tie!
Elkorajn gratulojn al vi! Bonvenon
en la Panteonon!

4.
tiderat je 2020-12-15 17:02:28

Elkorajn gratulojn al vi el Hungario! Edit Slezákné Tar

3.
Mao87 je 2020-12-15 15:37:06

Patrick!
Kia bela novaĵo! Korajn gratulojn pro via eniro en la Panteonon kaj pro la amaso da laboro, kiun vi faras por nia kara lingvo internacia.
Amike
Rico

2.
Monik je 2020-12-15 09:11:13

Saluton Patrick,
Gratulojn, mi aùdis pri vi tra la klubo de Chiavari kaj mi ĝojas vidi vin eniri la Panteonon !
Agrablan kaj sukcesan daùrigon ! Kore Monika05

1.
Katalin je 2020-12-14 23:08:40

Patrick, gratulojn! Neniam mi vidis tiom celkonscian kaj diligentan esperantistojn, kiu tiom konscie kaj bone planite grimpis supren ĉiujn ŝtupojn en la klerigado por fariĝi sperta kaj trejnita Esperanto-instruisto. Vi, kiel la unua fininto de la RITE-kurso, multe helpis min en la ellaborado de tiu materialo. Bonan pluan agadon al vi!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.