Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Ilia Sumilfia Dewi
Edukado-ensalutnomo: Ilia78
Vivtempo: 1978 -
Devenlando: Indonezio
Agadlando(j): Indonezio
Prezento: Mi naskiĝis la 11-an de marto 1978 en Ĝakarto, Indonezio. Nun mi laboras en Singapura firmao pri komercado. Mi eklernis Esperanton en Novembro 2009 kiam Heidi Goes el Belgujo enkondukis Esperanton en Ĝakarto. Tiam ni konatiĝis kaj mi helpis al ŝi organizi la enkondukan kurson semajnfine en mia universitato, en kiu mi finis miajn studojn 3 jarojn antaŭe. Post tiam mi mem lernis Esperanton per la retejo lernu.net, la libroj “Kunci” aŭ Ŝlosilo kaj Poŝamiko, kiujn mi ricevis de Heidi. Ŝi ankaŭ kuraĝigis min starigi Esperanto-klubon por ke mi kaj aliaj geamikoj povu kune lerni. Ni ne havis propran lokon, do ni okupis la lokon en la magazeno, kiu havas manĝejon kaj oni povas libere sidi horojn tie.

Poste Heidi revenis al Indonezio en 2010 kaj denove estis enkonduka kurso en la muzeo “Bank Mandiri”. En decembro 2010, mi vojaĝis al Hanojo, Vjetnamio por partopreni en mia unua internacia aranĝo, la 29-a KS (Komuna Seminario). Tiam mi memoras, ke ankoraŭ mi timis paroli Esperanton kaj prefere ne multe parolis. Mi tamen estas impresita pro la afableco kaj la amika sinteno de ĉiuj partoprenantoj. Mia sperto en KS stimulis min pli profunde koni la lingvon. En 2011, Heidi organizis la vojaĝon de mi kaj la amikino al Eŭropo por partopreni en la UK en Kopenhago, Danio kaj jen okazis mia unua UK. Tiam mi pasigis 3 monatojn en Eŭropo kaj iris al diversaj aranĝoj. Krom UK mi partoprenis en la Somera Esperanto-Studado en Nitra, Slovakio. Poste, mi iris al KELI-kongreso en Podebrady, kaj laste mi partoprenis en Itala Kongreso en Torino, Italujo.

Post la vojaĝo, mi tre entuziasmiĝis disvastigi Esperanton kaj plibonigis mian Esperanto-kapablon. Intertempe, mi daŭrigis la agadon gvidi bazan kurson en la Ĝakarta klubo. Pli kaj pli da homoj venis al la klubo kaj eklernis Esperanton. Plejparte estas junuloj inter 18 ĝis 30 jaroj, sed foje venis ankaŭ pli aĝaj homoj. En 2012, kun 11 indonezianoj, mi partoprenis en la UK en Hanojo kaj mi tiam ricevis la subvencion ekzameniĝi en la KER-ekzameno. Mi tre ĝojas, ĉar mi akiris la KER-diplomon de B2 kiu estis transdonita de Heidi dum la unua Indonezia Esperanto-Kongreso en 2013. En tiu kongreso mi estis elektita inter 6 kandidatoj kaj fariĝis la prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio, kiu fondiĝis kiel bona rezulto de la kongreso.

Ekde tiam mi estas pli aktiva en la movado en Indonezio. Mi daŭre gvidas la bazan kurson en la urboj kaj kun aliaj geamikoj organizas diversajn agadojn, ekzemple la Esperanto-kampanjon, enkonduko al novuloj kaj tiel plu. Ankaŭ la asocio (Indonezia Esperanto-Asocio) sukcese okazigis la komunan kongreson “Trilanda Kongreso” kun AEA (Aŭstralia Esperanto-Asocio) kaj NZEA (Nov-Zelanda Esperanto-Asocio) en 2016 kaj 2018. Nun mi estas estrarano de KAOEM kiel vic-sekretario por la mandato 2019-2022.

Precipe pri mia agado de Esperanto-lernado, mi klopodis kaj klopodas helpi al samlandanoj kune lerni Esperanton. Mi tion faras ĉar mankas instruisto de Esperanto en Indonezio kaj mi rimarkis, ke homoj preferas ĉeesti en la kurso, kie ili povas ekzerci sin kaj demandi al iu gvidanto, se ili trovus malfacilaĵon dum la lernado. Mi disponigas mian propran oficejon kiel lokon por la baza kurso kaj monata kunveno. Sed pro la pandemio, mi nun gvidas la kurson virtuale per Zoom kaj ankaŭ la paroligan sesion kaj mi utiligas la lernmaterialojn de edukado.net, libro de Stano MARČEK kaj aliajn lernolibrojn. Dum la lernado, mi diskonigas ankaŭ informojn kaj novaĵojn pri la movado en aliaj landoj. Mi volas, ke la lernantoj ne nur lernu la lingvon, sed ankaŭ spertu la belojn de Esperanto. Nun mi gvidas 15 lernantojn el diversaj urboj en Indonezio. Mi tre ĝojas, ke mi povas gvidi aliajn lerni Esperanton, ĉar tiam ankaŭ mi lernas kaj lertigas la kapablon.

Pri la agadoj en Indonezio, vizitu retpaĝon www.esperanto.or.id

Fonto: Ilia Sumilfia Dewi por la Panteono, en novembro 2020.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; | Aldoni propran komenton

7.
Monik je 2021-03-21 21:02:43

Kara Ilia,
Ni konatiĝis en Kopenhago kaj tuj malkovris vian sindonemon por helpi homojn !
Bone, ke vi eniris la Panteonon, Gratulojn !
Monika 05

6.
Ilia78 je 2020-12-30 01:34:07

Mi elkore dankas al Katalin KOVATS por la invito al la panteono. Estas honoro por mi kvankam ankoraŭ malmulte mi faras por nia lingvo, Esperanto. Kaj dankegon pro la kuraĝigaj kaj belaj komentoj ĉi tie.

5.
ClaudeNourmont je 2020-12-22 12:40:01

Multajn gratulojn!

4.
kih4860 je 2020-12-21 13:35:09

Kara Ilia
Gratulon! Mi tre ĝojas vidi vian nomon en Panteono.
Vi estas ege aktiva kaj energia homo en nia afero. Ni elkore dankas vin.
Dankon!

3.
Hazel je 2020-12-17 19:55:32

Gratulon kara Ilia. Via varba kaj instrua laboro en Indonezio estas inspira. Mi ĝojas, ke vi estas en la panteono.

2.
Telemo je 2020-12-16 19:35:51

La enpanteonigo de Ilia ege feliĉigas min. Ŝia impona laboro en la vasta lando Indonezio kaj ankaŭ en la ĉirkaŭaj landoj (helpo de la junaj lernantoj en Tajlando, Filipinoj ktp) estas EGE grava! Gratulojn Ilia

1.
Forigita uzanto je 2020-12-15 17:38:46

Kara Ilia,
Elkorajn gratulojn al vi. Bonvenon en la Panteonon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.