Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Tim Owen
Edukado-ensalutnomo: Tim
Vivtempo: 1978 -
Devenlando: Britujo
Agadlando(j): Britujo
Prezento: Tim Owen, malfruemulo (li naskiĝis en 1978 ja unu tagon tro malfrue por kunhavi la saman naskiĝtagon kiel Zamenhof) malkovris Esperanton junaĝe per infana enciklopedieto (kaj pensis, ke ĝi ŝajnas bona ideo), duan fojon aŭdis pri ĝi jardekon poste pro moka litero en gazetaĉo, kaj finfine eklernis ĝin en 2002, kiam li loĝis en Tuluzo, Francujo, antaŭ ol preskaŭ tuj reinstali sin en sia naskiĝurbo, Leicester [ˈlɛstə], en Anglujo. Li lernis per du korespondaj kursoj, kiujn li plenstudis en tri-semajna periodo, kun la helpo de sia instruisto, kunpanteonano Vilĉjo Harmon (https://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=276).

Li tenis diversajn postenojn en la brita movado (prezidanto de Junularo Esperantista Brita; sekretario de Esperanto-Asocio de Britio) kaj ekde 2016 estas redaktoro de La Brita Esperantisto; sekvajare li fariĝis direktoro de sia landa asocio. Instruadon de Esperanto li trovis vole-nevole, unuafoje instruante eksterlande, ĉar lia amiko estis ĉeforganizanto de la Internacia Seminario, iama jarŝanĝa evento en Germanujo, kaj simple volontuligis lin. Iel simile li trovis siajn unuajn instru-postenojn en Britujo, kiam oni petis lin dumtempe teni la stirilon kaj poste ne revenis. Ekde tiam li restas ofta instruanto, kaj gvidis la superan kurson de la Nord-Amerika Somera Kursaro virtuale en 2021, kaj gvidos ĝin surloke la sekvan jaron.

En 2015 li kreis la aktualan (nu, ĝis la pandemio haltigis ĝin) kursaron proponatan de EAB, kaj poste instruis en ĉiu nivelo. Tri jarojn poste, li ĉefe aŭtoris, kun Judith Meyer, la furoran lernolibron Complete Esperanto en la serio treege konata en Britujo Teach Yourself (Instruu vin), aperigitan sesdek jarojn post la unua (kaj laste eldonita de renoma eldonisto) versio; sekvis tion en 2021 Enjoy Esperanto, la unua supera kurso de Esperanto iam ajn eldonita de profesia eldonejo en Britujo.

Pasis jardekoj post la infanaĝa unua renkonto kun Esperanto: li daŭre kredas, ke ĝi estas bona ideo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
nazdar je 2022-12-07 07:23:25

Saluton, Tim, gratulon al enpanteoniĝo, multan sukceson kaj kuraĝon en Esperanto-aktivado kaj eltenon dum viaj studoj de interlingvistiko!
Via instruistino Vera Barandovská-Frank

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.