Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Marija BELOŠEVIĆ
Vivtempo: 1965 -
Devenlando: Kroatujo
Agadlando(j): Kroatujo
Prezento: Marija BELOŠEVIĆ (Kroatio)
Naskiĝis la 18-an de julio 1965 en Zagrebo.
Jam tridekon da jaroj ŝi agas kiel katolika ĵurnalistino kunlaboranta kun kelkaj kroataj katolikaj naciaj komunikoj raportante pri diversaj katolikaj enlandaj kaj pluraj grandaj internaciaj okazaĵoj. Pro sia laboro ŝi estis premiita. Ŝi havas rimarkindajn foto-verkojn, kiujn ŝi ekspoziciis en pluraj landoj, partoprenis plurajn konkursojn kaj por iuj ŝi estis premiita.

Ŝi esperantistiĝis en la jaro 1976 dum la bazlerneja edukado.
La organizan Esperanto-movadon aktive ŝi partoprenas jam 41 jarojn (de la jaro 1980), i.a. gvidante E-kursojn, organizante kaj kunorganizante eventojn, prelegante ĉe diversaj aranĝoj kaj E-societoj en pluraj landoj. Ŝi estas kunfondinto de la Kroata Esperantista Unuiĝo (j. 1991). Ĉe KEU ŝi plenumas la taskon de la sekretario. Ŝi redaktis tridekon da Esperanto-eldonaĵoj kaj ankaŭ ŝi okupiĝas pri tradukado. Dum la lastaj du jaroj ŝi organizis plurajn virtualajn aranĝojn (dum lastaj dek monataj ĉiutage).

La organizan E-movadon aktive ŝi partoprenas jam 41 jarojn, i.a. gvidante E-kursojn, organizante kaj kunorganizante eventojn, prelegante ĉe diversaj aranĝoj kaj E-societoj en pluraj landoj. Ŝi redaktis tridekon da E-eldonaĵoj kaj ankaŭ ŝi okupiĝas pri tradukado. Dum la lastaj du jaroj ŝi organizis plurajn virtualajn aranĝojn (dum lastaj dek monataj ĉiutage).

En la internacia E-movado ŝi plenumis diversajn taskojn, i.a. TEJO-komitatano C, A-komitatano de UEA (por ILEI), B-komitatano de UEA, sekretario de ILEI. Ĉe la Estraro de UEA, kiel observanto reprezentis ILEI (1993-1998).
Momente en IKUE ŝi plenumas la funkcion de la prezidantino. Kadre de IKUE, i.a. ŝi organizis sep internaciajn kongresojn en diversaj landoj kaj du virtualaj.

Inter la jaroj 1984-1986 Ŝi sekvis la E-studadon ĉe la Pedagogia akademio en Ljubljana kiu realiĝis danke al la kunlaboro de prof. Istvan Szerdahely kaj d-ro Peter Zlatnar. Ĉe la fino de la studado kaj fina ekzameno ŝi ricevis la diplomon kiu rajtigas ŝin uzi la titolon "Dipl. IPE" (diplomita internacia pedagogo de Esperanto).
Laŭ la eblecoj, ŝi strebas disdatigi siajn konojn pri la plej novaj E-lerniloj kaj E-instru-metodoj. Ŝi posedas rimarkindan kolekton de E-lerniloj.

Ŝi partoprenas UK kaj ILEI-konferencoj/kongresoj, plimalpli regule de la jaro 1991.
De la jaro 2013 ŝi kunordigas la programon de la „Tago de Lernado“ dum kiu ŝi provas surscene venigi la prelegantojn el diversaj partoj de la mondo kiuj prilumigas la temon de E-instruado el diversaj anguloj.
En la jaro 2021 UEA atribuis al ŝi la Diplomon pro elstara agado por la Internacia Lingvo Esperanto kun aparta substreko pro la elstara agado kiel organizanto, ekde 2013, de la Tagoj de Lernado dum la Universala Kongreso kaj, en 2020 kaj en 2021, dum la VK.

Ŝi aktive partoprenas ankaŭ en la agado „Esperantisto de la Jaro“, kaj de la komenco (1998) estas listigita inter la proponantoj de la laŭreato.

En ILEI ŝi membras de la jaro 1986. La taskon de la sekretario de ILEI ŝi plenumis dum pluraj jaroj (1991-1998).
Ŝi membras en la Komitato de ILEI kaj ties Statuta komisiono de ILEI.
Pli proksime ŝi kunlaboris en la preparoj de la ILEI-konferencoj en Koreio (Kangnam, 1994) kaj Aŭstralio (Lara, 1997). Dum la ĉi jara virtuala ILEI-kongreso ŝi estis en la teamo por pretigo de la kongresa programo.
Ŝi membras en la Internacia Rajtigita Komisiono de UEA/ILEI. Dum pluraj UK ŝi organizis la ekzamensesiojn. Unu sesion ŝi ankaŭ gvidis por la blindaj esperantistoj kadre de la 61-a IKBE en Finnlando (Tuusula, 1995).
De la jaro 2016 Komisiito pri kontribuo de ILEI en UK, t.e. krom la organizado de la Tago de Lernado, zorgi pri la partopreno de ILEI en la Movada Foiro kaj prizorgado de deĵorplano por mastrumi la ILEI-budon.

Dum pluraj ILEI-konferencoj/kongresoj ankaŭ prelege kontribuis.
Ankaŭ ŝi kunlaboras en la grupo prilaboranta la projekton de la Esperanto-universitato.
En la jaro 1993 ŝi tradukis kaj adaptis al la kroata lingvo la vortliston por la kurso laŭ „Gerda malaperis“. En la jaro 1995 ŝi prilaboris la vortliston en la albana lingvo.
Plurajn kursojn ŝi organizis en la bazlernejo (kiun ŝi mem frekventis).
La E-kursojn ŝi organizis/as en Zagrebo, sed ankaŭ en aliaj partoj de Kroatio.
Danke al ŝia iniciato, la kroataj lernantoj havis eblecon partopreni EUROSCOLA en la jaro 2001 kaj 2002.

De la komenco (1998) ŝi kunlaboris kun la lerneja edukprojekto INTERKULTURO gvidita de d-ro Mauro La Torre.
Ankaŭ ŝi subtenis la Internacian Konkurson Honore al I. Szerdahelyi (organizita kadre de Juna amiko sub redaktado de Geza Kurucz).

Marija estas aktiva en la sfero de la kroataj NROj (i.a. membro de la Konsilio por la evoluo de la civila socio de la kroata registaro 2003-2007).
Pri la pedagogiaj temoj ligitaj al E-instruado kaj Interkulturo ŝi verkis serion da tekstoj por la pedagogia kroatlingva gazeto "Školske novine".

Ŝi ankaŭ plenumis la taskon de la Komisiito pri la faka agado de UEA (2003-2004). Nun ŝi membras en la AMO-komisiono de UEA.

Fonto: Marija BELOŠEVIĆ por la Panteono, en decembro 2021.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
Monika je 2021-12-17 22:50:02

* Elkorajn gratulojn, Marija!
(pardonon pro la antaŭa mistajpo)

4.
Monika je 2021-12-17 22:47:39

Elkorajn gartulojn, Marija!

3.
basiawarmia je 2021-12-16 15:25:36

Gratulon, Marija!

2.
Monik je 2021-12-15 16:43:48

Gratulojn Kara Marija,
jam de longe vi aperis kiel agema kaj diligenta persono. Bonan daùrigon.
Amike
Monik

1.
neghero je 2021-12-15 11:14:53

Gratulon, Marija!
Vi meritas tion, vi estas tiom agema. Ofte mi legas vian nomon en diversaj raportoj. Vi ne mencias Poznan, sed vi cheestis en 2008, se mi bone memoras. Amike. Anne Jausions

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.