Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Doniben Jimenez Jaramillo
Edukado-ensalutnomo: Doniben
Vivtempo: 1991 -
Devenlando: Kolombio
Agadlando(j): Kolombio
Prezento: Mi estas Kolombiano, profesie fakas pri instruado de Sociaj Sciencoj, studis ankaŭ filmskriptadon kaj laboras nun kiel programisto. En 2012 mi trovis Esperanton hazarde ene de akademiaj legodokumentoj en la universitato. Tiam mi ne estis lingvolernemulo. Tamen, tiama frekventeco kreita de bogotaj veteranoj puŝis min por komenci engaĝigi kun la movado.

Mia unua renkontiĝo estis okazinta de la nuna vicprezidanto de KEL, Luis Elíver Castro. Estis li, kiu sciigis al mi pri la eblo partopreni la 18-an Kolombian Kongreson de Esperanto en la urbo Kali. Dum tiu Kongreso mi ekkonis 5 aliajn junulojn, kiuj tre bone regis la lingvon kaj kiuj motivigis min daŭre ĝin lerni. Spertoj de eminentaj esperantistoj en nia lando kiel Ruben Torres, Luis Jorge Santos Morales, Rafael Mejía venis al mia menso kaj koro kiel movademaj referencoj.

Sep monatojn post tiu Kongreso mi revenis al la sama urbo por ekzameniĝi laŭ specimenoj de la nivelo B1. Kvankam ankoraŭ miaj konoj pri la lingvo estis ege ege bazaj, kaj kontraŭ rimarkinda manko de junuloj en la movado, mi decidis pli lerni instruante la lingvon. Multe mi fuŝis dum tiuj unuaj paŝoj instruante. Tamen, post 5 kursoj en la universitato, partopreno mia kaj de miaj gelernantoj en kongresoj, KER-ekzamenoj, kaj aliaj Esperanto-eventoj, naciaj kaj internaciaj, mi sentis min preta por repensi la procezon kaj krei propran strukturon por instrui Esperanton.

Tiel en 2016 naskiĝis en mi kion mi nomis “La ok-sesia metodo”, kies ĉefaj principoj estis:

1. Instruisto ne respondecas pri lernado de la lingvo, instruisto akompanas la lernadon.
2. Lingvo kiun oni ne lernas ĉiutage, estas lingvo kiun malfacile eblos lerni.
3. Eblas lerni sufiĉan kutiman komunikadon en Esperanto post du monatoj da ĉiutaga lernado, nur se la defion la gelernantoj akceptas.
4. Ĉiu sesio devas promesi pli bonan sperton al gelernantoj ol la pasintaj sesioj.
5. Ideale estas trovi lerta(j)n movadema(j)n gelernanto(j)n, kiuj respondecus pri estontaj kursoj en aliaj publikaj lokoj.

Tiu metodologio permesis, ke 5 instruistoj (Isabel, Arturo, Alejandro, Camilo kaj mi) prenu la flagojn instruante en 4 publikaj bibliotekoj kaj en Ŝtata lernejo (SENA) dum 2016, 2017 kaj 2018.

En 2016, dum la 22-a Nacia Esperanto-Kongreso oni nomumis min Prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo. En 2017, ĉefe kun helpo de Arturo Crespo, ni oficialigis la organizon antaŭ Komerca Ĉambro kaj, post monato kaj duono da senhalta laboro, ni lanĉis retan videan kurson per Moodle, kun tiu sama metodologio. Ĝi troviĝas en esperanto.co/kurso. Tiam tiu platformo sukcesis registrigi pli ol 2000 gelernantojn.

En 2019 venis helpo de Moisés Herrera kaj Luana França el Brazilo. Danke al ilia helpo, ni semis plibonigon de la kursoj kaj bazoj de nia instrua projekto. Unu el niaj konsideroj inkluzivigis la eblon instrui mezajn kaj altnivelajn kursojn per lernado de aliaj fakoj. Tiel, en 2019 ni lanĉis la unuan version de la “Kursaro pri Latinidaj Lingvoj”. Per Esperanto ĝiaj gelernantoj havis la eblon lerni ĉiutage, dum 21 lecionoj, la francan, la italan, la portugalan kaj la hispanan.

Estis danke al alvoko de Fernando Maia kaj mastrumado de ebloj flanke de Luis Obando, ke ni sukcesis krei la planon dum komenco de la Pandemio pri Kronviruso en 2020, por instrui rete kaj realtempe Esperanton al hispanparolantoj. Dum la unua versio, venis al ni ĉirkaŭ 30 instruistoj el 6 landoj kiuj sindoneme prizorgis kaj kunlaboris por plibonigi la metodon, ĝiajn instrumaterialojn kaj poste por instrui dum 16 sesioj al pli ol 500 gelernantoj kiuj en 2020 aliĝis.

En 2021 ni ripetis la sperton. Ĉi-okaze, same senpage por gelernantoj, tamen pagante al la instruistoj. Tiu kondiĉo estis plenumita danke al monsubteno de UEA, HEF kaj TEJO. Por baldaŭa estonteco, ni kiel teamo emas daŭre instrui la lingvon kaj profiti la diversajn konojn de niaj instruistoj kaj movadanoj por progresigi tiujn pasintajn gelernantojn laŭ tiu modelo de la Kursaro pri latinidaj lingvoj. Ni emas diskonigi aliajn fakojn per Esperanto.

En Novembro de 2021 mi havis la eblon vojaĝi al Meksikio kaj renkontiĝi kun instruistoj, kiuj apartenis al tiu reta kurso kaj ankaŭ kun kelkaj elstaraj gelernantoj. Estis mirinde trovi kia promesplena estis ĉi iniciato. Indas dediĉi apartan ĉapitron al rakontoj pri kiel nia kurso akompanis kaj donis alternativajn eblojn al homoj dum izoliĝo kaŭzita de kovim-19.

Fonto: Doniben por la Panteono, la 13an de decembro 2021.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.