Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Sun Mingxiao
Kromnomo: Semio
Edukado-ensalutnomo: semio
Vivtempo: 1964 -
Devenlando: Ĉinujo
Agadlando(j): Ĉinujo
Prezento: Li naskiĝis en 1964 en la familio de karboministo. Kaj lernis Esperanton en 1983 kaj en sama jaro fondis Esperanto-Grupon kaj komencis instrui nian lingvon en Zaozhuang.

En 1985 li havis ŝancon studi Esperanton en Anhui-a Esperanto-Kolegio, kaj poste eklaboris kiel oficisto en mezgranda kolegio de ekonomio kaj instruis Esperanton kaj ekonomian lecionon tie. Movadumis en la kolegio, kie situis oficejo de loka Esperanto-Asocio, kiun li fondis kun aliaj kolegoj. De 2004 li laboras en Zaozhuang-a Universitato kaj movadumas en la universitato.

Unue li ofte vizitis la estrojn de la universitato kaj propagandis Esperanton kaj rekomendis enkondukon de Esperanto en la edukprogramon. Li sukcese invitis la universitaton kunokazigi Zaozhuang-an Internacian Festivalon de Esperanto en 2007 kaj dank’al ĝia sukceso estroj, profesoroj kaj studentoj eksciis pri Esperanto. Li kuraĝe invitis la vicestron Hu Xiaolin partopreni en la tria festivalo. Partopreninte en ĝi profesoro Hu estis allogita de esperantismo. En 2010 la vicestro profesoro Hu transigis Semion al laboro por Esperanto en la internacian oficejon.
Due li funkciigis instruadon de Esperanto kiel nedevigan lecionon en 2011 kaj ĝis nun 1500 gestudentoj en la universitato elektis nian lingvon.
Trie li sukcese konvinkis la prezidantojn kaj proponis al universitato fondi Esperanto-Muzeon. En 2013 ĝi estis inaŭgurita kiel unu el la plej grandaj muzeoj pri Esperanto en la mondo.
Kvare li sukcesis proponi kaj helpis al la universitato fondi Esperanto-fakon kun 4-jara studado por bakalaŭro.

Plie Semio okazigis Internaciajn festivalojn de Esperanto kvinfoje en 2006, 2007, 2009, 2010,2013 kaj fondis viglan Shandong-an Junularan Esperanto-Organizon kaj Esperanto-Klubon en la universitato kaj iniciatis Arbaran Parkon de Esperanto en la urbo kaj starigis Zamenhof-buston en kultura placo en la urbo. Nun li estas dumviva membro kaj loka delegito de UEA kaj akiris premion de UEA pro elstara agado en 2018, vicĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo kaj multefoje premiita de ĈEL, ofte aperigis akademiajn artikolojn pri Esperanto.

Liaj eldonaĵoj:
Esperanto kaj Interkulturo, 2012, Shandong-a Yinxiang-Eldonejo
Pri Historio de EM en Japanio, 2015, Eldonejo de Shandong-a Universitato
Bazo de Esperanto, 2016, Eldonejo de Shandong-a Universitato
Ĉinigita Historio de UEA, 2017, Eldonejo de Shandong-a Universitato
Mozi Redaktita en la ĉina kaj Esperanto,2017,Xueyuan-Eldonejo en Pekino
Historiaj Restaĵoj de Ĉina Esperanto-Movado (15 volumoj), 2016, Feniko-eldonejo
La Strangaĵo de Liaozhai,redaktita,2018,Pekina Yanshan-Eldonejo
Eventoj pri Esperanto-Movado, 2020, Eldonejo de Dongbei-a Arbar-industria Universitato
Zhuangzi Redaktita en la ĉina kaj Esperanto,2022,Pekina Yanshan-Eldonejo
La Lumo de Espero, 2022, Ĉina Klasikaĵ-beletra Eldonejo

Ni konsilas spekti ankaŭ tiun ĉi filmon pri la agado de profesoro Sun Mingxiao.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
ilonaesp je 2022-12-21 20:45:30

Mi gratulas al vi pro viaj atingaĵoj: la Esperanto-muzeo estas tre impona mi povis certiĝi pri tio dum mia vizito; pro la instruado de Esperanto en la universitato de Zouzhuang. Mi ĝojas ke nun estas studentoj el Zaozhuang Universitato en AMU por la magistraj studoj.
Multajn sukcesojn kaj bonan sanon
Koutny Ilona

1.
Katalin je 2022-12-15 00:21:11

Bonvenon, Semio en la Panteono. Pluan fruktodonan agadon al vi, amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.