Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Grant GOODALL
Edukado-ensalutnomo:goodall
Vivtempo:1957 -
Devenlando:Usono
Agadlando(j): Meksiko, Usono
Prezento:Kiel multaj Esperantistoj, mi komencis interesiĝi pri instruado de la lingvo tre frue, preskaŭ ekde la komenco. Miakaze, tamen, tio estis iom stranga sinteno, ĉar mi mem neniam sekvis kurson kaj ne havis instruiston. Mi ja uzis lernolibron kaj ne tre diligente legis aliajn materialojn, sed mi ĉefe lernis la lingvon “surstrate”, t.e. en la sino de la tre vigla kaj bunta movado en Kalifornio (Usono) tiutempe. Kiam mi iris al mia unua klubkunveno en San Francisko (estante eble 15-jaraĝa, post pli ol jaro da memlernado), mi apenaŭ povis balbuti ion ajn, sed mi komprenis multon, kaj iom post iom miaj kompren- kaj parol-kapabloj kreskis, dank’ al konversaciado kun multaj tre paciencaj veteranaj Esperantistoj (Bill kaj Cathy Schulze, inter multaj aliaj). Dum postaj jaroj, mia kreskanta lingvokapablo permesis al mi ĉeesti la tut-Kaliforniajn kongresojn, kie oni parolis nur Esperanton dum kelkaj tagoj, kaj kiam mi estis 18-jaraĝa, la someran kurson pri Esperanta literaturo kun William Auld en la urba universitato. Tiu kurso daŭris tri semajnojn kaj estis kvazaŭ loĝi en Esperanta vilaĝo dum preskaŭ monato. Pro tio, kiam mi fariĝis plenkreskulo kaj komencis studi en universitato plentempe, mi jam sentis min tute ĉehejme en Esperanto, almenaŭ kiam temis pri la parolata lingvo.

Mia deziro instrui komencis realiĝi tiam, kaj dum iom da tempo mi gvidis grupojn de lernantoj en Losanĝeleso (kie mi studis unue) kaj en Meksikurbo (kie mi studis poste kaj kie mi aktivis en Esperanta Meksika Junularo). Mi sciis preskaŭ nenion pri instruado, tamen, kaj mi dubas ke miaj streboj estis aparte efikaj. Kiam mi komencis miajn doktoriĝajn studojn, tamen, mi sekvis kurson pri lingvoinstruado kaj konstatis ke miaj pli fruaj “surstrataj” spertoj pri lernado de Esperanto estis iasence idealaj: mi aŭskultis multajn tre fluajn parolantojn kaj povis ofte konversacii kun ili. Alivorte, mi havis ĝuste la medion kiun oni celas krei en ideala lingvokurso.

Tute hazarde, oni tiam invitis min instrui en la tri-semajna kursaro en San Francisko, la sama programo kie mi antaŭe studis kun William Auld. Tiel komenciĝis en 1980 mia multjara (fakte multjardeka) enplektiĝo en tion kio nun nomiĝas NASK, kie mi havis treege belajn spertojn kiel instruisto kaj povis kunlabori kun elstaraj pedagogoj kaj Esperantistoj kiel Claude Piron, Audrey Childs-Mee, Trevor Steele, Spomenka Štimec, kaj Stefan MacGill, inter multaj aliaj. En San Francisko mi instruis okfoje kaj rolis trifoje kiel direktoro, do mi estis certe unu el la plej oftaj partoprenantoj.

Iom poste, mi kandidatiĝis por posteno en la lingvistika fako de la Universitato de Kalifornio en San Diego, kie oni serĉis homon kiu povus ne nur fari altnivelajn esploradon kaj instruadon en lingvistiko, sed ankaŭ administri la instruadon de lingvoj en la universitato. Tia administra sperto preskaŭ tute mankis al mi, krom mia sperto kiel direktoro en NASK, sed oni taksis tiun sperton tiel valora ke oni donis al mi la postenon. Mi do ne estas unu el tiuj kiuj perlaboras sian panon pere de Esperanto, sed mi ja estas homo kies laboro ŝuldiĝas al Esperanto.

Dum la lastaj jaroj, mi mem malofte instruas Esperanton, sed kiel estrarano de Esperantic Studies Foundation dum pli ol 20 jaroj, mi faras mian eblon subteni NASK (kiun ni gastigis en mia universitato dum kelkaj jaroj) kaj plurajn aliajn edukajn projekton, kiel ekzemple edukado.net kaj lernu.net. Ekde 2019 mi estas membro de la Akademio de Esperanto, kaj ankaŭ tie mi laboras pri edukaj aferoj, ĉefe rilate al la C2-nivelo de la KER-ekzamenoj, partnera projekto de UEA kaj la Akademio de Esperanto.


Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Tim je 2022-12-15 11:00:27

Bonvenon en la klubon, Grant, kaj dankon pro via longdaŭra laboro por sukcesigi NASK. Mi propraokule spertis, kiel mirinda estas tiu kursaro, kaj bone scias, ke funkciigi ion tian senpene ne eblas. Dankon, do, ke vi kaj manpleno da aliaj donacis viajn tempon kaj energion por doni al aliaj tiun ĉi nemaltrafeblan ŝancon kleriĝi apud aliaj.

2.
Mao87 je 2022-12-15 08:40:26

Korajn gratulojn, Grant!
Amike
'Rico'

1.
Katalin je 2022-12-14 23:48:45

Bonvenon, Grant, en la Panteono kaj dankon pro via plurflanka subteno.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.