Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
Al la komenco
Plena nomo: |
Firdaŭs Abdufattojeviĉ Ŝukurov |
Vivtempo: |
1947 - 2024 |
Devenlando: |
Taĝikujo |
Prezento: |
Firdaŭs Abdufattojeviĉ Ŝukurov (1947-2024)
taĝika matematikisto, scienca kunlaboranto ĉe la Instituto de matematiko de la Akademio de Sciencoj de Taĝikio, montara ekskursgvidisto kaj esperantisto (ekde 1979); disvastiganto kaj instruanto de Esperanto, fondinto kaj multjara prezidanto de la Duŝanbea Esperanto-Klubo “Montara Torento”, fondinto kaj prezidanto de la Asocio de Esperantistoj de Taĝikio, komitatano de UEA (2011-13), membro de la Azia-Oceania Komisiono de UEA; unu el la plej aktivaj esperantistoj en Centra Azio.
Firdaŭs Ŝukurov verkis la unuan taĝiklingvan lernolibron de Esperanto (2010), tradukis en la taĝikan lingvon la lernolibron “Esperanto per rekta metodo” de S. Marček (2019), kaj ebligis eldonon de kelkaj libroj en/pri Esperanto, inkluzive de la rusa-Esperanta vortaro de Je. Bokarjov (reeldono, 50 mil ekz., 1989) kiu aperis kun lia postparolo pri la historio de la internacia lingvo), scienca artikolaro “Geologio Internacia” (vol. 6, 1987) kaj “Versoj” de A. Rudaki (trad. B. Tornado, 1991).
Ripozu en paco!
Anatolij Ionesov
Samarkando, Uzbekio
Fonto: Nekrologo ĉe Sezonoj |
|
|