Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Jean-Paul COLNOT
Vivtempo: 1928 - 2000
Devenlando: Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento: Jean-Paul COLNOT naskiĝis la 27-an de majo 1928 en Belfort. (FR).
Li profesie laboris kiel preparisto en apoteko. Li malkovris Esperanton pro serĉado de dokumentoj pri fungoj. Li do eklernis la Internacian Lingvon en 1948 korespondante kun la respondeculo de la Esperanto-kursoj en GRAY, Géo JUNIER. Tiu ĉi kreis la Esperanto-Muzeon en sia urbo.

Jean-Paul COLNOT ekloĝis en Laxou kaj laboris en Nancy ekde 1951. Li ekinstruis Esperanton en la Junuldomo Philippe DESFORGES kaj iĝis rapide sekretario, poste prezidanto de Fédération Culturelle de l’Est pour l’Espéranto, la nuna ESPERANTO FRANCE-EST, kiu daŭre sidejas en la sama junuldomo, rue de la République, kie kunvenas la anoj de Espéranto-Nancy.

Kadre de la regiona asocio li kreis perkorespondan kurson kun la kunlaborado de multaj bonvolemaj esperantistoj de la 6 departementoj de la asocio (Meurthe-et-Moselle, Meuse, Moselle, Bas-Rhin, Haut-Rhin, Vosges). Dank’al la regiona gazetaro, kiu dum jaroj diskonigis senpage la anoncojn de la kursoj, dekoj da gelernantoj diversaĝaj lernis la Internacian Lingvon kaj partoprenis dufoje dum la jaro (printempe kaj aŭtune) plurnivelajn semajnfinajn kunvenojn: iniciado al la Internacia Lingvo, parola praktikado de la lingvo, meznivelaj kaj superaj kursoj, preparado al la ekzamenoj kaj trapasigado de la ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto (Institut Français d’Espéranto). Tiuj semajnfinaj kunvenoj arigis ĝis cento da personoj el Francio kaj el la najbaraj landoj. La kursoj okazis en la junuldono Philippe Desforges, kie la partoprenantoj ankaŭ tranoktis. Li regule invitis prelegantojn kaj esperantlingvajn artistojn el la tuta mondo. Notindas, ke Jean-Paul COLNOT ankaŭ instruis dum la kunvenoj, kiujn li organizis.

Ekde kiam la tranoktado ne plu eblis en la junuldomo, la kunvenoj okazis en la katolika seminariejo Domaine de l’Asnée, en Villers-lès-Nancy.
Jean-Paul COLNOT estis ankaŭ hardita sportisto. Li do organizis kunajn migradojn de francaj kaj germanaj esperantistoj en la Vogeza Montaro aŭ en la Nigra Arbaro. Jean-Paul COLNOT sin eĉ trejnadis por la atleta distancmarŝado Parizo-Strasburgo. Bedaŭrinde la profesiaj postuloj malhelpis lian partoprenon.

Eta anekdoto: ĉar Jean-Paul COLNOT neniam lernintis maŝintajpi, li skribadis ĉiujn leterojn mane (milojn da leteroj!!!). La oficialajn leterojn tajpis lia edzino, Micheline COLNOT, kiu estis ankaŭ lia plej fidela kunlaborantino.

Jean-Paul COLNOT forpasis la 19-an de aŭgusto 2000 en Laxou.

Fonto: Teksto de Edmond Ludwig el Francio, enretigita en aprilo 2025

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.