Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Sebastian KIRF
Edukado-ensalutnomo: kirf
Vivtempo: 1977 - 2024
Devenlando: Germanujo
Agadlando(j): Germanujo
Prezento: Li esperantistiĝis en 2002 per la reta Kurso de Esperanto kaj de 2003 instruis Esperanton, unue en semajnfinaj kursoj, poste ankaŭ kadre de la fakaltlernejo en Emden (DE), en kiu li studis.
En 2004 li staĝis kiel voluntulo dum 2,5 monatoj en Bona Espero, Brazilo. En 2005 li ricevis diplomon pri la fako socilaboro / socipedagogio per lia diplomlaboraĵo "Esperanto - Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21? (Diplomlaboraĵo en PDF-formato, germanlingve "Esperanto - Ein Beitrag zur Umsetzung der Agenda21?")". En 2006 li transloĝiĝis al Essen.
En 2007 li fariĝis estrarano de Germana Esperanto-Asocio; lia fako estis la publika agado. Poste li denove loĝis en Emden, kie li laboris kiel scienca kunlaboranto pri miksita lernado kaj pedagogio pri amaskomunikiloj en la tiea altlernejo Hochschule Emden/Leer. Tie li magistriĝis pri socilaboro kaj sano en la kunteksto de socia kohereco en 2010 per la scienca laboraĵo "Eblecoj kaj limoj de planlingvo por la prosperigo de socia kohereco je la ekzemplo de Esperanto (PDF-formato, germanlingve "Möglichkeiten und Grenzen einer Plansprache zur Förderung sozialer Kohäsion am Beispiel von Esperanto"". En Emden li havis en la altlernejo instrukomision pri Esperanto kaj instruis kaj per prezencformaj kursoj kaj per retaj kursoj (memlernado) regule inter 50 ĝis 100 studentojn / semestro (baza kurso dum 15 semajnoj).
De 2013 ĝis 2017 li estis elektata prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.
Sebastian estis membro de edukado.net, regule anoncis siajn lernejajn kursojn, kadre de kiuj li instruis inter dek kaj 40 kursanoj jare.
Fonto de la prezento: Vikipedia artikolo

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.