Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Jorge Antonio Leoni de León
Edukado-ensalutnomo: tiberido
Vivtempo: 1970 -
Devenlando: Gvatemalo
Agadlando(j): Kostariko
Prezento: Jorge Antonio Leoni de León naskiĝis en 1970 en Gvatemalurbo (Gvatemalo). Post gimnazio li studis hispanan filologion en la Universitato de Kostariko en San-Joseo. Licenciiĝis en tiu universitato per laboraĵo pri la baza leksikaĵo de kostarikaj ĵurnaloj; magistriĝis en la Universitato de Ĝenevo per laboraĵo pri sintaksa analizo kaj aŭtomata traktado de kritikaj pronomoj; li ankaŭ doktoriĝis en Ĝenevo per la tezo Modelo pri leksik-sintaksa analizo de la multvortaj unuoj en la hispana lingvo (2008). Ekde 2013 li estas orda profesoro de la Sekcio pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo de la Universitato de Kostariko.
Li science prelegas internacie, interalie pri Esperanto kaj lingvopolitiko. Estis direktoro de la Instituto pri Lingvistikaj Esploroj de la Universitato de Kostariko, kie li ankaŭ estas la direktoro de la revuo Káñina. Liaj esploroj ĉefe temas pri traktado de la hispana lingvo, sintaksa analizo, komputika leksikografio, lingvopolitiko kaj pri teoria kaj aplikata lingvistiko, kio speguliĝas en liaj publikaĵoj. Li havas apartan intereson pri arto, ĉu esplore, ĉu kreive.

Esperanton li memlernis, komence, poste li pli funde lernis la lingvon en la Somera Kursaro de ESF. Li multe agadis por la vigligo de la E-movado en Mezameriko, ĉefe en Kostariko. Li helpis doni impeton al la amerika agado per la okazigo de la IIIa Tutamerika Kongreso de Esperanto en la Universitato de Kostariko en 1996. Li profesie kaj volontule aktivis en diversaj internaciaj E-organizoj. Apud liaj fakaj interesoj, li instruas ankaŭ Esperanton en la Universitato de Kostariko. Granda parto de lia esperanta laboro estas koncentrita en la disvastigo de Esperanto en la universitataj medioj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
ilonaesp je 2025-12-15 10:59:06

Daŭrigu longe vian sukcesan universitatan laboron instruante kaj esplorante Esperanton!

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.