Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Zhou Tianhao
Kromnomo: Tigro
Vivtempo: 1962 -
Devenlando: Ĉinujo
Prezento: Mi nomiĝas Zhou Tianhao(Tigro). Mi naskiĝis en la jaro 1962, emeritiĝinta kaj redungita antaŭ 3 jaroj, en 2022.
En 1983 mi diplomiĝis ĉe la Angla Fakultato de la Ŝanhaja Fremdlingva Universitato (SISU), kie mi akiris bakalaŭran diplomon pri la angla lingvo kaj literaturo. En 1985, mi partoprenis en tuttempa trejnkurso pri Esperanto por universitataj instruistoj en Ĉinio, aprobita de la Ministerio pri Edukado de Ĉinio kaj komune organizita de la ĈEL kaj SISU. Tiun jaron mi tute foriĝis de miaj instruaj kaj redaktaj taskoj, por dediĉi du semestrojn de tuta jaro al koncentrita studado de Esperanto. Tiu sperto ŝanĝis mian vivon kaj reale enkondukis min en la mondon de Esperanto.

Mi dum longa tempo laboris en eldonejo, ĉefe okupiĝanta pri produktado de aŭdvidaj materialoj por la lernado de fremdaj lingvoj, same kiel pri registrado de aŭdkomprenaj ekzamenaĵoj por la enir-ekzamenoj al altmezlernejoj kaj universitatoj. Tiuj pezaj redaktaj kaj registraj taskoj okupis multajn jarojn de mia vivo. La realan instruadon de Esperanto mi komencis nur ekde 2017. Tiam du altlernejoj en Ŝanhajo (Ŝanhaja Pedagogia Universitato kaj SISU) malfermis kursojn pri Esperanto kiel dua fremdlingvo, kaj mi estis invitita tie instrui. Ekde tiam mi eniris la praktikan kampon de instruado de Esperanto.

En la aŭtuna semestro de 2019 SISU oficiale enigis Esperanton en sian sistemon de ĝenerala edukado. De tiam Esperanto fariĝas unu el la 54 instruataj lingvoj de SISU. Ĝis la printempa semestro de 2025, mi jam sinsekve gvidis ok sesiojn, kaj en la printempa semestro de 2026 la kursoj plue daŭros. Retrorigardante tiujn ses jarojn, mi klare vidas la tutan procezon, en kiu Esperanto en la kampuso de SISU “enradikiĝis, ĝermis kaj kreskas”.

Esperanto-instruado:
Dum ses jaroj SISU persiste malfermis kursojn en ĉiu semestro; eĉ dum la pandemiaj jaroj ni neniam interrompis la instruadon, sed transiris al reta formo kaj tiel konservis stabilan ritmon.
La ok sesioj (entute 221 studentoj) allogis lernantojn el pli ol kvardek diversaj studfakoj: el la lingvaj fakoj kiel la angla, germana, franca, rusa, araba, korea, kaj ankaŭ el ne-lingvaj fakoj kiel juro, kontado, internacia ĵurnalismo, informadiko ktp.
Ĉiu kurso daŭras 12 semajnojn, kun entute 36 horoj, kaj mi petas “malgrand-klasan” instruadon, por ke mi povu zorge gvidi ĉiun studenton. La sistemo de finsemestra fermita skriba ekzameno kaj akiro de 2 kreditpoentoj certigas la seriozecon kaj kvaliton de la kursoj.

Instruaj konceptoj:
Mi ĉiam opinias, ke lingvo unue estas kapablo kuraĝi paroli kaj voli sin esprimi. Tial mi tre atentas pri elparolo kaj prononca trejnado. En ĉiu semestro mi petas la studentojn plurfoje fari diktadojn kaj sonregistritajn taskojn, kiujn mi komentas unu post alia, por ke ili de la radiko formu ĝustan prononcon de la lingvo.

Samtempe mi uzas diversajn task-bazitajn aktivecojn — dialogojn laŭ situacioj, rolo-ludojn, situaciajn dialogojn, etajn paroladojn ktp. — por ke la studentoj uzu Esperanton en kvazaŭ realaj komunikaj situacioj. Mi aparte emfazas la trejnadon pri la naŭ Ki-demandvortoj, ĉar demandi estas la komenco de esprimado. Oni ofte vidas, kiel ili transformiĝas de “ne scias, kion demandi” al “memstare faras demandojn”; de “timema por paroli” al “kuraĝa por sin esprimi”. Tiu ŝanĝiĝo estas unu el la plej ĝojigaj rikoltoj por mi.

Ekster la klasĉambro mi kreis apartan WeChat-grupon kaj retpoŝtkeston, kie mi donas hejmtaskojn, diskutas demandojn, montras iliajn rezultojn kaj interŝanĝas lingvajn spertojn. Kelkaj studentoj eĉ nokte sendas al mi esperantajn salutojn aŭ demandojn; tiel iom post iom formiĝas natura lingva medio inter ili. Tio estas la plej granda kuraĝigo por mi.

Studaj rezultoj de studentoj:
La kursanoj de la kvina sesio formis teamon por partopreni en la “Programo pri noviga kaj entreprena trejnado”, kaj dum unu jaro ili produktis dek altkvalitajn esperantlingvajn filmetojn. La temoj ampleksas urban pejzaĝon, nematerian kulturheredaĵon, rakontojn pri manĝokulturo ktp, per kiuj ili rakontas ĉinajn historiojn per Esperanto. La verkoj ricevis multan atenton en enlandaj kaj eksterlandaj retejoj kaj gajnis arĝentan premion je la nivelo de la universitato. Mi respondecis pri ilia lingva gvido kaj enhava revizio, kaj mi persone vidis, kiel ili transformiĝis de nervozaj, timidaj komencantoj al memfidaj kreintoj, kiuj kuraĝas fronti la fotilon per esperanto.

Krome ne malmultaj studentoj konstante verkas esperantajn artikolojn por publikaj kontoj, tradukas mallongajn tekstojn, aŭ produktas dublitajn filmetojn; kelkaj el tiuj retejoj eĉ allogis atenton de ekster-lernejaj esperantistoj kaj tiel havis realan efikon en la disvastigo de la lingvo. Aliaj studentoj kantis sursceneje esperantlingvajn kantojn, gvidis programojn, partoprenis naciskalajn kaj internaciajn esperantajn aranĝojn, kaj kelkaj eĉ ricevis laŭdon de la prezidanto Duncan Chartes, de UEA tiam, kiam li vizitis Ŝanhajon en 2023.

Kiam mi retrospektive rigardas la sesjaran vojon de instruado de Esperanto ĉe UISU, mi sentas, ke mi mem rikoltis pli ol mi donis. Esperanto kondukis min al serio da elstaraj junuloj; ilia kresko, kuraĝo, entuziasmo kaj kreiveco estas la ĉefa forto, kiu instigas min persisti senlace.

Mi ne pensas ke mi estas perfekte kvalita instruisto de Esperanto, sed mi volas iri sur la vojo de instruado kaj disvastigado de Esperanto, por ke ankoraŭ pli da junuloj pere de tiu lingvo povu vidi la mondon kaj iri al la mondo. Samtempe mi volonte daŭre lernos kaj kunlaboros kun esperantistoj el la tuta mondo, por kune kontribui al la antaŭenigo de ĉi tiu egala, afabla kaj ideala lingvo.

Tigro de Ŝanhajo, en decembro 2025.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Arko je 2025-12-15 02:23:19

Gratulon al Profesoro Zhou Tianhao!

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.