Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Nina Danylyuk
Edukado-ensalutnomo: ninadan
Vivtempo: 1958 -
Devenlando: Ukrainujo
Agadlando(j): Ukrainujo
Prezento: Nina Danylyuk (Daniljuk) esperantistiĝis en la jaro 1977 en Kijivo (Ukrainio). Ŝi finis Taras Ŝevĉenko Kijivan-universitaton, filologian fakultaton (fako ukraina lingvo kaj literaturo) kaj defendis 2 disertaciojn: por la grado de kandidato (1984) kaj por la grado de doktoro pri filologiaj sciencoj (2010). D-ino Danylyuk estas la aŭtoro de pli ol 200 sciencaj laboraĵoj en la kampoj de lingvostilistiko, leksikologio, etnolingvistiko, lingvokulturologio, interlingvistiko k.a.

Nina Danylyuk komencis instrui Esperanton por junuloj, kiam ŝi estis studentino de la 4a studjaro en la urbo Kijivo kaj daŭre instruadas dum pli ol 40 jaroj. Ŝi verkis la lernoprogramon, aprobitan pere de Ministerio pri edukado kaj scienco en Ukrainio (2000) kaj dum 5 jaroj gvidis fakultativan kurson por gelernantoj de la gimnazio n-ro 21 en la urbo Lucjk. Por studentoj kaj magistrantoj de Lesja Ukrainka Volinia nacia universitato ŝi proponis la fakultativan kurson “Interlingvistiko”, kiu inkluzivas esperantologion kaj konatiĝon kun bazaj trajtoj de la lingva sistemo de Esperanto. Por magistrantoj ŝi prezentis specialan kurson “Artefaritaj lingvoj kaj interlingvistiko” kaj la fakultativan kurson de Esperanto.
Krome profesorino Danylyuk organizis multajn internaciajn sciencajn konferencojn, la sciencajn rondajn tablojn, kiujn partoprenis ukrainaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Ŝi gvidas E-centron en Lesja Ukrainka Volinia nacia universitato, kiu havas grandan kolekton de Esperanto-lerniloj.
En la jaroj 2000–2009, 2015–2025 kaj nuntempe Nina Danylyuk estras la ukrainian sekcion de ILEI. Ŝi havas la diplomojn de ILEI kaj IEI pri Cseh-metoda instruado. En la jaro 2009 ŝi finis Interlingvistikajn Studojn en Adam Mickiewicz-universitato en Poznań (Pollando) kaj ricevis la certifikaton.

D-ino Danylyuk partoprenis la internacian projekton pri Interkulturo, multajn ILEI-konferencojn kaj ILEI-kongresojn, 7 realajn UK-ojn kaj 4 virtualajn, kelkajn BET-ojn, metodikan seminarion k.a. Ŝi instruis E-n en Grezijono kaj Pluezek en Francio. Dum Esperanto-eventoj ŝi prelegis pri lingvostilistikaj rimedoj en la verkoj de L. Zamenhof kaj V. Eroŝenko, pri instruado de Esperanto en Ukrainio, pri Esperanto-tradukoj de verkoj de la ukraina literaturo k.a. Ŝiaj artikoloj pri lingvaj trajtoj de Esperanto, pri instruado de Esperanto kaj pri Esperanta literaturo aperadas en Juna amiko, IPR, Monato, Literatura Foiro k.a.

Fonto: Nina Danylyuk por la Panteono en decembro 2025

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
ilonaesp je 2025-12-15 11:17:14

Kara Nina, dankon pro via sindediĉa laboro instruante kaj esplorante Esperanton!

1.
Monik je 2025-12-15 09:50:40

Gratulon al vi ! Plurfoje mi renkontis vin kun granda plezuro. Ĝuu vian eniron en la Panteono !
Monik05

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.