Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Theodor Kilian
Vivtempo: 1894 - 1978
Devenlando: Ĉeĥujo
Agadlando(j): Ĉeĥujo
Prezento: Theodor Kilian (1894-1978)
estis germandevena ĉeĥo, mezlerneja instruisto de komerca lernejo kaj direktoro de sanitara lernejo.

Pasigante kvin jarojn rusa militkaptito en Siberio ĝis 1920 li ekkonis Esperanton, per kiu komunikis pluraj militkaptitoj de dek diversaj naciecoj.

Li estis de 1920 delegito de UEA, fondinto de Esperanto-kluboj en Ivančice kaj Třebíč, membro de la komitato de EAĈSR kaj de ĝia lerneja kaj ekzamena komisiono, prezidanto kaj poste honora membro de la Esperantista Klubo en Brno, klubestro en Třebíč ekde ĝia fondo, membro de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kaj prezidanto de ĝia lingva komisiono.

Theodor Kilian estis idea gvidanto de la komitato por aranĝado de Someraj Esperanto-Tendaroj (de 1958 en Lančov, 1952-1957 en aliaj lokoj), por kiuj li verkis lernolibron, vortareton de plej uzataj vortoj kaj legolibreton kompilitan el kontribuoj el la tuta mondo.

Li gvidis pli ol 40 kursojn de Esperanto, lia lernolibro estis multfoje eldonita.

Dum pluraj jaroj li laboris kiel parolisto en la Esperanto-elsendoj de la radiostacio Brno (prelego-serioj pri ĈSR) kaj poste en ĝiaj artprogramoj de Verda Stacio, kiun li kunkreis ĉe la 1-a "Esperanto-horeto" elsendita en 1933 ĝis la fatala jaro 1938. Li gvidis tri radio-kursojn de Esperanto (verŝajne 1930, 1932, 1936). Dudek liaj prelegoj konserviĝis (https://esperantobrno.cz/malnova/elsutu_3.html).

Aŭtoro de informiloj kaj lernolibroj, tradukinto de kontraŭfaŝisma dramo Blanka malsano de Karel Čapek (1938) kaj de la poezia eseo Konstruado en altoj de poeto Otakar Březina (aperis postmorte en 1982).

Verkoj
- Cvičebnice esperanta (Ekzerclibro de Esperanto) - multaj eldonoj ekde 1933 ĝis 1978
- Esperanto a jeho tvůrce (Esperanto kaj ĝia kreinto) – 1934
- Rozhlasový kurz esperanta (radiokurso de Esperanto) – 1930 kaj 1936
- 808 nejpoužívanějších slovních kmenů (808 la plej uzataj vortradikoj) - 1966
- ABC mezinárodního jazyka (ABC de la internacia lingvo) - 1967
- La mondo rakontas (legolibro por komencantoj el leteroj venintaj de ĉiuj kontinentoj) - 1970


Fonto: Miroslav Malovec, dec. 2025.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.