Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
Al la komenco
| Plena nomo: |
Marie Strejčková-Šamlová |
| Vivtempo: |
1891 - 1970 |
| Devenlando: |
Ĉeĥujo |
| Agadlando(j): |
Ĉeĥujo |
| Prezento: |
Marie STREJČKOVÁ-ŠAMLOVÁ estis ĉeĥa esperantistino kaj Esperanto-instruanto.
Esperanton ŝi eklernis en 1927 pere de kurso de radio-stacio Brno. Ŝi fariĝis tre aktiva membrino de la loka klubo en Brno, gvidis plurajn kursojn, el kiuj estis la plej grava tiu por polico (1929-1930) kaj por aktoroj de Verda Stacio (1933) de Radiojournal Brno. Helpis ŝia filo Jiří Vítězslav Šamla (1913-1994), tiam 20-jara, poste aŭtoro de moderna lernolibro de Esperanto. Inter ŝiaj lernantoj estis
ankaŭ poeto Ivan Blatný (1919-1990), tiam 13-jara. Inter la jaroj 1931-1934 Marie prezentis en Verda Stacio 14 prelegojn.
Fonto: por la Panteono sendis Miroslav Malovec, en decembro 2025. |
|
|