Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
Al la komenco
| Plena nomo: |
Theodor Čejka |
| Vivtempo: |
1878 - 1957 |
| Devenlando: |
Ĉeĥujo |
| Prezento: |
Theodor Čejka
estis ĉeĥa esperantisto en Bystřice pod Hostýnem, kiu verkis la unuan vere sukcesan lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj (1900), kiu startigis la ĉeĥan Esperanto-movadon. Li kreis ankaŭ la unuan Esperantan-ĉeĥan kaj ĉeĥan-esperantan vortaron, eldonis gazetojn Internacia Pedagogia Revuo, Revuo Internacia, Bohema Esperantisto kaj Germana Esperantisto.
Liaj kunlaborantoj estis junaj instruistoj Jan Holub, Valentin Bílik kaj komeniologo Josef Krumpholc.
Lia agado inspiris esperantistojn en Brno fondi la Unuan Societon de Aŭstraj Esperantistoj, kio - pro burokrataj obstakloj de aŭstraj oficistoj - sukcesis nur en oktobro 1901.
Post la unua mondmilito li forlasis la movadon kaj dediĉis sin al edukado de knaboj laŭ skoltaj principoj.
Lia filo Mirek Čejka (1929-2017) estis grava ĉeĥa lingvisto (sinologo) kaj universitata pedagogo kaj lia nepo Marek Čejka (1975) estas universitata pedagogo pri juro kaj politologio.
La gazetoj de Čejka ĉe la planlingvistika retejo de Aŭstria Nacia Biblioteko"
Bohema esperantisto:
https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e2p&size=45
Internacia Pedagogia Revuo
https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e5c&datum=1908&page=1&size=45
|
|
|