Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
Al la komenco
| Plena nomo: |
Rudolf Hromada |
| Vivtempo: |
1890 - 1964 |
| Devenlando: |
Ĉeĥujo |
| Agadlando(j): |
Ĉeĥujo |
| Prezento: |
Rudolf Hromada
estis ĉeĥa esperantisto, majstra tradukanto, vortaristo, membro de Lingva Komitato (1921-1948) kaj Akademio de Esperanto (1948-1962), honora membro de UEA (1932),membro de Internacia Centra Komitato de Esperanto-Movado (1922-1930), redaktoro de Ĉeĥoslovaka Gazeto, La Progreso kaj Esperantista.
Li esperantigis centon da poemoj kaj la verkon Riporto skribita sub pendumila maŝo de Julius Fučík pri suferado de malliberuloj sub faŝismo.
Hromada mem travivis kvar jarojn en la koncentrejo Buchenwald.
Profesie li estis bankoficisto.
Li estis ankaŭ kreanto de vortaroj. La unuajn li verkis kun Otto Petr (1926, 1930), poste lia Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa esperanta poŝvortaro (350 paĝoj) aperis en kvar oficialaj eldonoj (1961, 1964, 1966, 1969) de la Ŝtata Pedagogia Eldonejo kaj estis vendata en librovendejoj. La kvinan eldonis Ĉeĥa Esperanto-Asocio nur por interna bezono de la asocio.
Hromada havis grandan senton por vortoj, tial lia poŝvortaro, kvankam modesta laŭ amplekso, servis bone dum tri jardekoj.
Dankon por la informoj al Miroslav Malovec, en decembro 2025. |
|
|