Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
Al la komenco
| Plena nomo: |
Vlastimil Novobilský |
| Vivtempo: |
1935 - 2021 |
| Devenlando: |
Ĉeĥujo |
| Agadlando(j): |
Ĉeĥujo |
| Prezento: |
Universitata profeso pri kemio, rektoro de universitato J. E. Purkyně en Ústí nad Labem, estis aktiva en Esperanto-movado de junaĝo, ĉar ankaŭ lia patro Jaroslav Novobilský (1903-1942), mortigita en Mauthausen, estis esperantisto.
Kiel studento Vlastimil Novobilský instruis en Someraj Esperanto-Tendaroj (Žimrovice, Chvaletice, Lančov, Popelná), por kiuj li verkis broŝuron Skizo pri la Esperanta literaturo (1956). Li edziĝis al Věra Kořínková kaj tiel fariĝis bofilo de Esperanta poeto kaj tradukanto Jiří Kořínek (1906-1988).
Li interesiĝis pri Komenio kaj kun Oldřich Kníchal (1936-2021) verkis broŝureton Komenio kaj la intrernacia lingvo (1974).
Lia alia amo estis esperanta literaturo kiel atestas verketoj Ĉeĥa literaturo eb Esperanto / Esperantaj verkoj de ĉeĥaj aŭtoroj (1983), Kontribuo de ĉeĥaj verkistoj al la Esperanta literaturo (1987), D-ro Tomáš Pumpr (1906- 1972) kiel beletra tradukanto (1997).
Ĉeĥlingve li verkis biografion de sia patro Jaroslav Novobilský (2019) kaj biografion de František Vladimír Lorenc, kiun esperantigis Margit Turková sub titolo Francisko Valdomiro Lorenz – Atesto pri la vivo kaj verko de eksterordinara homo (2017).
Profesoro Novobilský mem kun sia edzino esperantigis libron de Chava Pressburger: Taglibro de mia frato (2005) pri la knabo Petr Ginz (1928-1944), pereinta en Aŭŝvico. Petr Ginz estis filo de grava juda-ĉeĥa esperantisto Otto Ginz (1896-1976) kaj lastajn du jarojn de sia vivo li travivis en la koncentrejo Terezín, kie li kun aliaj knaboj redaktis sekretan gazeton Vedem.
V. Novobilský instruis Esperanton ankaŭ en la Kulturdomo Petr Bezruč en Opava (1951), en Karola Universitato en Prago (1957), en dekoj da kursoj por la publiko en Ústí nad Labem kaj en la Pedagogia Fakultato de la universitato en Ústí nad Labem.
Dum la 81-a UK 1996 Prago li estis prezidanto de la Internacia Kongresa Universitato, por kiu li kontribuis per artikolo pri Jaroslav Heyrovský – Nobelpremiito por kemio kaj fondinto pri polarografio.
Inter la jaroj 1969-1976 li estis komitatano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj prezidanto de ĝia pedagogia sekcio.
La informojn sendis por la Panteono Miroslav Malovec, en decembro 2025.
|
|
|