Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Josef Cink
Vivtempo: 1933 - 2011
Devenlando: Ĉeĥujo
Agadlando(j): Ĉeĥujo
Prezento: Li naskiĝis en setlejo Chudoba (1933), lernis en gimnazio de Lanškroun (1945-1952), siajn studojn li daŭrigis en Brno ĉe naturscienca fakultato de Masaryk-universitato (1952-1956) kaj finis ilin kiel promociita pedagogo de fakoj biologio, geologio kaj geografio kun rajto instrui ĉe mezlernejoj. Kiel instruisto li laboris en Červená Voda (1956-1963), Králíky (1963-1968) kaj Kostelec nad Orlicí(1968-1999).

Esperanton li ekkonis en 1948 kiel 15-jarulo, aliĝis al korespondaj kursoj kaj al someraj kursoj en Rožnov pod Radhoštěm. En 1951 li submetiĝis al la asocia ekzameno "pri scio" kaj en 1952 "pri kapableco instrui".
Kiel membro de Esperanto-klubo Lanškroun (1949-1952) li redaktis (kun samaĝa Jan Werner) stencilitan informilon Esperanta Vorto, dum studado en Brno li partoprenis en teatraj scenoj de Junularo, prelegis pri la naturo, universo, meteorologio, lingva divido de la homaro. En 1955 li jam instruis Esperanton en Somera Esperanto-Tendaro en Chvalatice. Kiel instruisto en Kraliky (1957-
1964) li gvidis Esperanto-kurson.
En Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ekde 1969) li laboris en la pedagogia sekcio kiel lektoro de korespondaj kursoj, kies aŭtoro li estis, kaj kiel membro de ekzamena fako, por ku li ellaboris novan metodikon. Kiel membro de IKUE li instruis en katolika somera tendaro en Herbortice.
Li esperantigis 45 popolajn kantojn, 5 infanoperojn, 2 klasikajn poemojn.
Li ellaboris ĉeĥan-esperantan frazeologion, kiun post lia morto editoris lia amiko Jan Werner (2013).

Verkoj
- Junulara kantareto - 1-a kajero (1960), 2-a kajero (1968), 3-a kajero (1980)
- Esperanto-movado en ĉeĥaj landoj 1890-1918 (prelego en Brno 1971, manuskripto)
- Metodikaj komentoj al Esperanto-instruado (1973, manuskripto)
- Societa kantareto (1991)
- Kantareto de ministaj kantoj de Kladno-regiono (1982, dua eldono 1988)
- Cvičebnice esperanta pro pokročilé (Ekzercaro de Esperanto por progresintoj, 1974, dua eldono
en ĈEA 1989)
- Písemný kurs mezinárodního jazyka esperanto (Koresponda kurso de la internacia lingvo
Esperanto, 1980, 1989, 1999)
- Kurso de Esperanto en gazeto „Naše rodina“ (Nia familio, 49/93-19/94, 46/94-6/95)
- Lingvaj ludoj kaj enigmoj (20 artikoloj en Starto 2/2000 – 1/2005)
- Ĉeĥa-esperanta frazeologia vortaro (2013)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.