Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
Al la komenco
| Plena nomo: |
Pavel RAK |
| Vivtempo: |
1939 - 2026 |
| Devenlando: |
Ĉeĥujo |
| Prezento: |
Karikaturisto, humuristo, ilustristo kaj esperantisto. Post studado de fajna mekaniko kaj optiko ĉe li venkis amo al desegnado. Certan tempon li laboris kiel animaciisto de pupaj kaj desegnitaj filmoj, precipe dekminutaj vesperaj filmetoj por infanoj.
Kiel desegnisto li famiĝis en humura-satira gazeto Dikobraz kaj kiel ilustristo en lernolibroj de pluraj fremdaj lingvoj (angla, franca, latina, portugala, rusa) kaj ankaŭ de Esperanto-lernolibroj. Li ilustris ankaŭ beletraĵojn (Vladimír Váňa: Rakontoj ne nur ŝercaj – Leif Nordenstorm: Arne, la ĉefido – Eli Urbanová: Rapide pasis la temp' – Stanislava Chrdlová: Kantoj por ĝojo) kaj fakaj libroj (Zdenko Křimský: Sociologia esploro de sintenoj al Esperanto – Petr Chrdle: Intimaj temoj en Esperanto-beletro).
Ilustraĵoj por verkoj pedagogiaj
■ Stefan MacGill: La laŭta vekhorloĝo (1988)
■ Stefan MacGill: Tendaraj tagoj 1, 2, 3 (1991 – 1997) – lernolibro por adoleskantoj
■ Inter la jaroj 1976-2026 li kontribuis per siaj ilustraĵoj al Juna Amiko.
Pliajn infiormojn trovu en Vikipedio
Informoj de Miroslav Malovec, 2026. nov. |
|
|