Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Josef Vondroušek
Vivtempo: 2004 - 1995
Devenlando: Ĉeĥujo
Prezento: Josef Vondroušek, honora membro de ĈEA kaj UEA, famiĝis precipe per siaj tradukoj el la ĉeĥa literaturo, sed li verkis ankaŭ lernilojn por Somera Esperanto-Tendaro en Lančov.

Li vivis en Brno kiel bankoficisto.

Esperanton li lernis en 1922 kaj en 1929 li fariĝis sekretario de Esperanto-klubo en Brno, al kiu li altiris multajn siajn kursanojn. Post 1931 li estis komitatano de la tutŝtata Esperanto-asocio kaj partoprenis en preparado de du tutŝtataj kongresoj en Brno (1935, 1950) kaj ankaŭ ĉe fondo de nova Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Brno (1969). Inter la militoj li redaktis esperantlingvan rubrikon en la ĉeĥaj gazetoj Ruch kaj Nový lid.

Post la milito li fariĝis kluba prezidanto kaj enkondukis ĉiusemajnajn prelegajn programojn en la tempo, kiam la asocio estis nuligita (1953-1968) kaj laboris nur la kluboj. Tiun prelegan tradicion la klubo tenas ĝis nun. Vondroušek gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj en someraj tendaroj (Rožnov, Lančov) li instruis pri la historio kaj literaturo de Esperanto kaj ekzamenis ĉe la asociaj ekzamenoj. Li verkis tiucele broŝurojn, kiujn eldonis Esperanto-klubo Třebíč (organizanto de la tendaro en Lančov).

Tiutempe li lernis preskaŭ parkere Plena Vortaro kaj komencis tradukadi ĉeĥan literaturon, precipe verkojn de Karel Čapek, Aŭdienco de Václav Havel, Propra biografio de la imperiestro Karolo IV, kaj bonhumorajn verkojn.

Verkoj pedagogiaj

- Historio kaj biografioj (por Set Lančov, 1977)
- Historie a spisovatelé (la samo ĉeĥlingve) - 1984
- Historio kaj literaturo de Esperanto (kompletigita versio) - 1989

Informoj de Miroslav Malovec, 2026. nov.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.