| Plena nomo: |
Hazel Green |
| Vivtempo: |
1946 - 2021 |
| Devenlando: |
Aŭstralio |
| Prezento: |
Hazel Green estis aŭstralia esperantistino, instruistino kaj sindona aktivulino de la Esperanto-movado. Ŝi naskiĝis en 1946 kaj forpasis la 23-an de aŭgusto 2021, en la aĝo de 75 jaroj, en Oakey, Kvinslando, Aŭstralio.
Laŭprofesie ŝi estis bestkuracistino, diplomita ĉe la Universitato de Kvinslando. Post la naskiĝo de ŝiaj infanoj ŝi decidis dediĉi pli da tempo al sia familio kaj al volontula laboro. Ŝi aktive partoprenis en diversaj sociaj, edukaj kaj kulturaj agadoj, interalie instruante la anglan lingvon al enmigrintoj.
Hazel Green estis fervora lernanto kaj instruanto de Esperanto. Inter 1996 kaj 1998 ŝi sukcese trapasis la ekzamenojn de la Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA), atingante honorajn rezultojn en la elementa ekzameno en 1996 kaj en la supera ekzameno en 1998.
Ŝia plej grava kontribuo al Esperanto-instruado estis la organizado de korespondaj kursoj de AEA. En 1996, laŭ peto de Kep Enderby, ŝi komencis helpi Dianne Lukes pri la kursoj. Ekde 1998 ŝi memstare prizorgis ilian organizadon kaj daŭrigis tiun laboron ĝis la ĉeso de la paperaj korespondaj kursoj. Tiel ŝi kontribuis al la lernado de Esperanto en Aŭstralio dum multaj jaroj.
Inter 2001 kaj 2003 ŝi instruis Esperanton en la ŝtata bazlernejo Kingsthorpe, Kvinslando. Dum la sama periodo ŝi ankaŭ servis kiel sekretario de la Esperanto-Federacio de Kvinslando.
En 2004 ŝi estis membro de la Loka Kongresa Komitato de la AEA-kongreso en Redcliffe, Kvinslando. En 2005 ŝi ricevis la distingon Fratulo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, rekone al sia sindona agado por la movado.
Hazel kontribuis ankaŭ al la dokumentado de la historio de la aŭstralia Esperanto-movado. En 2005 ŝi helpis Terry Manley kolekti kaj verki materialon pri la Esperanto-agado en Kvinslando.
Hazel partoprenis en la agado de ILEI, partoprenis ties kongresojn. Ŝi estis aktiva membro kaj subtenanto de la retejo edukado.net, klerigis sin de ties reta instruista kurso RITE kaj partoprenis ankaŭ ĉeestan instruistan trejnadon, gvidatan de Katalin Kovats en Mazzara del Valo en 2012, kie Hazel sukcese trapasis C1-nivelan KER-ekzamenon. (Pli frue, en 2010 ŝi jam sukcese ekzameniĝis je nivelo B2 dum la Universala Kongreso en Kubo.)
Krom Esperanto, muziko okupis gravan lokon en ŝia vivo. Ŝi ludis pianon kaj gitaron, akompanis kantistojn kaj volontule organizis muzikajn agadojn por maljunuloj. Ŝi ankaŭ aktive partoprenis en sociaj kaj naturprotektaj iniciatoj. Pro sia sindona volontula laboro ŝi estis honorita kiel loka Civitano de la Jaro en 1994.
Samideanoj memoris Hazel kiel modestan, helpeman, ĝentilan kaj ĉiam entuziasman homon. Ŝi ne nur instruis kaj disvastigis Esperanton, sed ankaŭ vivigis ĝiajn idealojn per sia ĉiutaga agado, amikeco kaj sindediĉo al aliaj.
Ŝia multjara laboro por Esperanto-instruado kaj la aŭstralia Esperanto-movado meritas dankeman rememoron.
Kompilis Katalin Kovats, bazante sin je la nekrologo de Terry Manley: „Hazel Green 1946–2021”, Esperanto sub la Suda Kruco, n-ro 144, decembro 2021, p. 9–10. Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj.
|
|
|