Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Lidia ZAMENHOF
Vivtempo: 1904 - 1942
Devenlando: Pollando
Agadlando(j): Francujo, Pollando, Usono
Prezento: Lidja [Lidia] ZAMENHOF, la plej juna filino de la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof, naskiĝis la 29-an de januaro 1904 en Varsovio, estis murdita en la nazia ekstermejo Treblinka iam post somero 1942.

Lidja ZAMENHOF lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. En la aĝo de 14 jaroj ŝi jam pretigis tradukojn el la pola literaturo, kelkajn jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikigaĵoj. Fininte en 1925 sian universitatan studadon de juro, ŝi fordonis sin tute al la laboro por Esperanto. En la sama jaro dum la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo ŝi konatiĝis kun la Bahaa Kredo. Lidja ZAMENHOF fariĝis sekretariino de la homaranisma Esperanto-Societo Konkordo en Varsovio kaj ofte aranĝis paroladojn kaj kursojn. Ekde la viena UK en 1924 ŝi ĉeestis ĉiun Universalan Kongreson. Kiel cseh-metoda instruistino de Esperanto Lidja faris propagandajn vojaĝojn kaj gvidis en diversaj landoj multajn kursojn.
Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, en UEA, Cseh-Instituto kaj en la Bahaa Kredo. Ŝi estis trejnita Cseh-instruisto, partopreninta seminarion gviditan de Andreo cseh, en Arhmem, Nederlando.
Krome Lidja skribadis por la ĵurnalo Literatura Mondo, precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al Pola Esperantisto, La Praktiko, Heroldo de Esperanto, Enciklopedio de Esperanto kaj aliaj Esperanto-publikigaĵoj.
Tre konata estas ŝia traduko de "Quo vadis?", verko de Henryk Sienkiewicz, publikigita en 1933.
En la jaro 1937 ŝi iris al Usono por pli longa restado. En decembro 1938 ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (Immigration Service) ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por Esperanto-kursoj. Postrevene vojaĝante tra sia hejmlando ŝi instruis pri Esperanto kaj la Bahaa Kredo.
Lidja faris korektojn en "Fabeloj de Andersen", vol. 2-4, tradukitaj de ŝia patro, kaj eldonitaj post lia morto. Proprajn tradukaĵojn, en apartaj volumoj, Lidja komencis publikigi ekde 1925. Tiujare aperis "Noveloj" de Henryk Sienkiewicz, kaj en 1932 "Noveloj" de Bolesław Prus. Apartan famon alportis al ŝi la traduko de "Quo vadis" de Sienkiewicz, Noblepremiito por tiu verko, esperantlingve publikigita en 1933.
Lige kun la 100-a detreveno de la naskiĝo de Lidja, estis publikigita la libro "Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj" kun artikoloj, eseoj, recenzoj, entute publicista verkaro de Lidja Zamenhof.
Poste sub la germana okupada reĝimo ŝi estis arestita kaj malliberigita en la geto de Varsovio. Tie ŝi klopodis helpi al aliaj havigi medicinon kaj nutraĵojn. Finfine ŝi estis transportita al la ekstermejo en Treblinka, kie ŝi estis murdita iam post la somero de la jaro 1942.


Laŭ informoj el Vikipedio.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.