Pagmanieroj


Paypal!

La studkozitojn por kurso de la KLERIGEJO neniam pagu antaŭ ol vi plenigis la aliĝformularon kaj havis korespondan konfirmon kun la direkcio de la kursaro kaj ricevis la koncernan fakturon

Post via aliĝo la respondeculo kontaktos vin por priparoli la pluajn farendaĵojn.

Rezulte de tiu unua kontaktiĝo vi ricevos skribe vian studplanon, la daton de via ekstudo kaj la konfirman fakturon, laŭ kiu vi efektivigu la pagon.

Oni povas elekti el la sekvaj pagmanieroj 

  • PayPal: tio estas unu el la plej facilaj kaj rapidaj manieroj, kvankam je ĝiro oni devas aldoni 8 procentojn de la fina sumo, por kovri la bankokostojn. 

Simple alklaku la dekstran butonon kaj vi estos plusendita al la sistemo de PayPal, pere de kiu vi povas tre sekure ĝiri la sumon. Sciu,  ke vi ne bezonas esti registrita uzanto de PayPal por uzi ĝin. En tiu sistemo eblas tre facile pagi ankaŭ per bankkartoj.

  • UEA-konto: ĉiujn informojn pri sendado de mono per tiu ĉi maniero vi povas trovi ĉi tie. Nia UEA-kodo estas "smik-n". Sendante pagordonon al UEA klare en la mesaĝtitolo indiku la temon pri kiu kurso temas ekz. "RITE-studkotizo aŭ vjetnama kurso kaj aldonu vian fakturnumeron".  Krome bv. ne forgesi sendi kopion de tiu mesaĝo al ni.
  • Bankokonto: vi povas sendi monon ankaŭ per simpla banka ĝiro. La informoj de la konto estas la sekvaj:

 Nomo: E-Dukati

Adreso: Spaarwaterstraat 74, 2593 RP Den Haag

Banko: Rabobank - Den Haag

Kontonumero: 3680.73.009

IBAN: NL51 RABO 0368 0730 09, BIC: RABONL2U

Se neniu el la supraj ebloj taŭgas por vi, kontaktu  klerigejo(ĉe)edukado.net por interkonsenti pri alia eblo.   

Okaze de ajnaj problemo aŭ demandoj, vi ĉiam estas bonvena kontakti nin ĉe la supre indikita adreso. 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.