Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojFinna lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 10:02:45

Saliko skribis:
'aurinko = suno
Unu el la plej belaj vortoj de mia lingvo estas aurinko, la komenca au estante diftongo.
Ekde infanaĝo mi tre ŝatas la vorton. Ĝi enhavas pli da ĝojo, lumo kaj amika forto ol la alilingvaj nomoj de tiu ĉiela korpo. Gustumu la vorton en via buŝo! Bedaŭrinde la vorto havas multajn kazojn, kie - kiel ankaŭ en la pluralo - la k fariĝas g: auringot (nominativo, pluralo). Tamen ĝi ĉiam estas same varma kaj ĝojiga. Ne provu anstataŭiigi mian aurinko per viaj sunoj!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.