Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojAstura lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 10:06:11

Tremulum skribis:

Parolantoj de la astura lingvo Según l'estudiu "Los Asturianos y la Lengua Asturiana. Estudio Sociolingüístico para el Principado de Asturias", (Uviéu, 1994), del profesor de la Universidá del País Vascu Francisco Llera Ramos, n'Asturies habría 100.000 falantes nativos n'Asturies, a los qu'hai d'amestar 450.000 más que la usen como segunda llingua, siendo a la falar y calletrar. N'esi estudiu cuntábense alrodiu de 50.000 falantes d'asturianu central, 30.000 d'asturianu occidental y 20.000 d'asturianu oriental.

Laŭ la esploro "La asturoj kaj la astura lingvo. Soci-lingvistika esploro por la Princlando de Asturio" (Oviedo, 1994), farita de docento de la Universitato de Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Francisco Llera Ramo, estas en Asturio 100.000 denaskaj parolantoj, al kiuj oni aldonu 450.000 pli, kiuj uzas ĝin kiel dua lingvo, kaj scipovas ĝin paroli kaj kompreni. En ĉi tiu esploro oni konsideras ĉirkaŭ 50.000 parolantoj de la centra dialekto, 30.000 de la okcidenta kaj 20.000 de la orienta.

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 10:07:15

Pri la astura lingvo - verkita de Tremulum.[
Jen vorto asturlingva, kiun mi tre ŝatas. Güei (/gŭej/) signifas "hodiaŭ". La astura lingvo estas parolata en Asturio, sed ankaŭ en Leono (ambaŭ en Hispanio) kaj en Miranda do Douro (Portugalio). Ĝi ricevas plurajn nomojn: "asturianu", "asturllionés" aŭ "mirandés". Ĝis nun, ĉi tiu lingvo estas oficiala nur en Miranda do Douro, kvankam ĝi teorie havas protekton en Asturio kaj lauleĝe ties uzo devus esti stimulata.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.