Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojĈina lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 10:11:16

Linping Xiongskribis:

Ĉu vi manĝis?
"吃过了吗?"[ĉi gŭo le ma] en la ĉina.
En Esperanto ĝi estas: Ĉu vi manĝis? Tiu esprimo en Ĉinio estas plej ofte uzata, kiam ajn kaj kie ajn oni renkontiĝas.
De antikveco ĝis nuno ĉinoj opinias, ke la homo sin vivtenas per nutraĵo, sen kiu ĝi ne povas vivi. Kaj alie, en pratempoj antikvuloj akiris manĝaĵon tre malfacile, tial por esprimi sian prizorgon al alia mal- kaj sateco ili ofte sin intersalutis per "吃过了吗?". Tiu esprimaĵo uziĝas ĝis nun.
PS: Influate de la tutmondiĝo la kutima esprimo pli kaj pli malfortiĝas.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.