Forumo

TemojPri edukado.netĈu krei klubmapon?

mat956
afiŝita je 2010-10-26 19:04:03

Jam ekzitas pluraj mapoj en tiu ĉi retejo por trovi uzantojn, kursgvidantojn, kursojn ĉu lernejajn ĉu movadajn. Ĉu ne estus taŭge ankaŭ aldoni mapon por montri, kie troviĝas E-kluboj aŭ E-konstruaĵoj (bibliotekoj, kulturdomoj, ZEOj ktp)?

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-27 09:20:53

mat956 skribis:
Jam ekzitas pluraj mapoj en tiu ĉi retejo por trovi uzantojn, kursgvidantojn, kursojn ĉu lernejajn ĉu movadajn. Ĉu ne estus taŭge ankaŭ aldoni mapon por montri, kie troviĝas E-kluboj aŭ E-konstruaĵoj (bibliotekoj, kulturdomoj, ZEOj ktp)?
Laŭ mi la ideo estas bona, almenaŭ tiu pri Esperantaj kluboj, asocioj ktp. Sufiĉus aldoni unu kroman ikonon, kaj tio helpus ekz. serĉi lokajn kontaktojn.

Katalin
afiŝita je 2010-10-27 09:27:53

Nu, laŭ mi la simpla ikono tamen sigfnifus malantaŭ tio programadon, laboron, formularon kaj kostojn. Unue mi ŝtus fini ĉion planitan. Aliflanke mi ŝatus se la jamajn eblojn, kiuj kreiĝis por instrusitoj kaj instruado oni pli bone eluzus. Kial krei ion novan? La retejo estas por isntruantoj, la membroj povas marki sin en la mondmapo (tamen faris nur ĉ. 250), kaj ili povas marki sin kiel instrusiton en la mapo de KURSEJO, kie eblus trovi instrusitojn en iu konkreta regiono. Se ĉie oni metus sin, ajna interesiĝanto povus trovi vojon ankaŭ al kursoj, kluboj tra tiuj personoj, kvankam eble ne tuj, ne rekte.
Ĉiuokaze mi ne emas al novaj afero ĝis la nunaj estas pli bone ekspluatataj kaj uzataj de la membroj.
Ĝuste vi du estas la plej oftaj uzantoj, mi dankas vin pro la subteno, aktiva apero kaj komunikio ankaŭ en al forumo...sed mi atendas kune kun vi la aliajn...

Katalin
afiŝita je 2010-10-27 09:31:47

mat956 skribis:
Jam ekzitas pluraj mapoj en tiu ĉi retejo por trovi uzantojn, kursgvidantojn, kursojn ĉu lernejajn ĉu movadajn. Ĉu ne estus taŭge ankaŭ aldoni mapon por montri, kie troviĝas E-kluboj aŭ E-konstruaĵoj (bibliotekoj, kulturdomoj, ZEOj ktp)?
Matjo, en Bretonio ekzemple estas dekoj da kurso, mi scias pri ili.
Lau vi kial ili ne estas registritaj? Pluraj el la gvidantoj estas membroj, uzas la materialojn..... Ĉu vi pensas ke ili markus la klubon, sed ne la kurson?

mat956
afiŝita je 2010-10-27 13:25:57

Mi konscias, ke tio kostus multe da mono. Tial mi ne petas, sed demandas ĉu tio estas bona ideo.
--
Kial ne ĉiuj kursoj estas enlistigitaj? Eble ĉar ne ĉiu bretona kursgvidanto vizitas la retejon ĉiutage kiel mi :). Sed mi jam propagandis pri la nova paĝaro en mia klubo kaj promesas plu tiel fari regionskale, por ke gvidantoj enlistigu la kursojn. Ek al propagandad'!

Katalin
afiŝita je 2010-10-27 18:10:06

mat956 skribis:
--
Kial ne ĉiuj kursoj estas enlistigitaj? Eble ĉar ne ĉiu bretona kursgvidanto vizitas la retejon ĉiutage kiel mi :).
Nu, kelkaj venas sufiĉe ofte kaj mi aparte petis ilin, tamen ne ... :-(

mat956
afiŝita je 2010-10-27 18:34:28

Katalin skribis:
Nu, kelkaj venas sufiĉe ofte kaj mi aparte petis ilin, tamen ne ... :-(
Bedaŭrinde... Eble mi povus peti nur kelkajn mankantajn informojn al la kursgvidantoj ĉar mi jam provis aldoni kursojn, kies gvidantojn mi konas, sed ĉiam mankas unu aŭ du informoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.