Forumo

TemojPri edukado.netPanteono de instruistoj

Katalin
afiŝita je 2010-11-10 17:17:39

Ni decidis lanĉi paĝparton por prezenti tie meritplenajn instruistojn, kiuj multon faris por la disvastigo de la internacia lingvo aŭ en siaj landoj, aŭ internaciskale.
Danke al la ĝisnuna kolektado ni jam havas prezentojn pri ĉ. 40 forpasintaj kolegoj.
La 15an de decembro ĉiun jaron ni ŝatus distingi ankaŭ vivantajn kolegojn per tio ke ni lokos ilian prezenton en la Panteonon. Kiuj ili estas? La listo ankoraŭ ne estas tutkompleta, sed vi vidos ĉion en decembro. :-)

Ni atendas viajn sugestojn kaj pri forpasintaj kaj ankoraŭ vivantaj meritplenaj instruistoj, kiujn vi konsilas distingi.
Prefere ne nur nomojn sendu, sed ni bonvenigas ankaŭ konrketan helpon, materialojn, fotojn, kaj certe argumentadon, en kiu vi kelfraze pruvas vian proponon.
Jen la ĝisnunaj loĝantoj de nia PANTEONO.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.