Forumo

TemojPri edukado.netProblemaj ekzercoj post la sistemoŝanĝo

pwierzbowski
afiŝita je 2010-11-17 14:44:15

Estas pluraj PDF-ekzercoj en la paĝaro, en kiuj estas retligiloj al sondosieroj kaj aliaj materialoj. Ĉar ŝanĝiĝis fizike la adresoj de tiuj dosieroj, la ligiloj ne funkcias. Tiu problemo rilatas al sufiĉe multaj lerniloj. Ankaŭ estas problemo elŝuti la mp3-dosierojn en la paĝaro (ekz. ĉe "Joe parolas pri la patro" - estas ligilo, sed gvidas ĉefpaĝen). Sen ripari tion ne eblas uzi plurajn aŭd-komprenajn ekzercojn.

Katalin
afiŝita je 2010-11-17 16:33:33

Vi tute pravas Przemek, mi provas paŝon post paŝo korekti ĉiujn tiujn ligojn, sed simple fizike mi ne kapabals pli rapide progres, ĉar atendas ankaŭ multaj aliaj paralelaj taskoj. Estus konkreta helpo se vi pere de la "kontaktu nin" mesaĝilo aŭ privata mesaĝo signalus se vi trovas tiaĵojn kaj mi tiam provas tuj almenaŭ tiujn ripari. Sistema trairo tre malcacilas, ja ĉe ĉiu tuŝo la vicordoj ŝanĝiĝas kaj ĉiun sondosieron mid evas reserĉi en mia komputilo kaj aparte alŝuti denove. ĝuste tiujn partojn ne eblis aŭtomate transpreni de la alia servilo, kaj ni provas ĉion rekonstrui, kvazaŭ el mozaikpecoj. Estus eblo nur tiujn malfermi, kiuj estas jam en kompleta ordo, sed tiam la duono de la materialoj estus ankoraŭ fermitaj, kvankam plej ofte ili parte jam uzeblas. Malfacila decido.

Esprebele post kelkaj moantoj ĉio estos en ordo. :-)

Katalin
afiŝita je 2010-11-17 16:40:49

La ekzerco de "Joe parolas..." estas riparita.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.