Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojInstruistoj kaj administranto serĉataj

franmau
afiŝita je 2010-12-03 23:33:46

Nova Esperanto-instruejo en Sicilio
Instruistoj kaj administranto serĉataj


Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazara-del-Vallo (Sicilio)
interkonsentas pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto
en la ĉeplaĝa sicilia urbo.

Por ĝin aktivigi ni serĉas:
A - Instruistojn (por instrui kaj al junuloj kaj ĉefe al plenkreskuloj)
B - Administran respondeculon.

La dungado estos surbaze de Eŭropa projekto, kun daŭro de minimume 13
ĝis maksimume 45 semajnoj. La salajro estos 4.263 EUR por la unua 13
semajna periodo kaj 192 EUR po ĉiu plia semajno. Ni preferus
longdaŭrajn proponojn, por bone enradikigi la Centron en tiu regiono.

La interesitoj bv. kontakti kosmo@esperanto.it -n por peti pli da
informoj kaj kandidatiĝinstrukcioj.
Kompletaj kandidatiĝproponoj devas esti pretaj antaŭ la fino de
februaro. Kaze de akcepto de Eŭropaj instancoj, laborkomenco okazos
ekde aŭgusto 2011.
Depende de la estontaj cirkonstancoj, ni esperas ke estos eĉ ebleco
por pli longa kunlaboro.

Itala Esperanto-Federacio
Internaciaj Rilatoj - kosmo@esperanto.it

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.