Forumo
Temoj / Pri edukado.net / antaŭrigardo en forumo
|  | 
                    Arek
                     
                    Se eblus, mi postulas, ke krom "Konservi" kaj "Nuligi la ŝanĝojn", aldoni butonon "Antaŭrigardu" per kiu oni povus antaŭrigardi skribitan mesaĝon kaj korekti se necesas. PS. ĉu ne pli bone estus uzi vorton "Sendu" aŭ "Afiŝu" anstataŭ, "Konservi" PS2. Kial estas uzata formo -i anstataŭ -u? Ĉar, laŭ mi, mi ordonas al komputilo, faru ĉi tion aŭ tion. Do Sendu, Konservu ktp. | 
|  | 
                    Jev
                     
                    Peti antaŭmontron de la mesaĝo jam nun eblas. Dum verkado de la mesaĝo provu premi la supran butonon kun verda signo tuj super la mesaĝo. Tio devus funkcii. Sed povas esti, ke tiu eblo ne estas klara por uzantoj.                 | 
|  | 
                    Jev
                     Tiu temo jam multfoje estis diskutata inter tradukantoj de retaj interfacoj kaj komputilaj programoj. Vidu ekz. la jenan paĝon. | 
|  | 
                    kristof
                     
                    Pardonu min pri tiu ekstertemaĵo, sed tio estas demando por Jev: ĉu vi ne estas la ĉefa programisto de lernu.net ?                 | 
|  | 
                    Jev
                     Vi pravas, ke tio estas ekster la temo. Tio estas demandebla per privata mesaĝo. Sed jes, tio estas mi. | 
|  | 
                    Arek
                     Mi tralegis diskuton, kaj mi ne povas konsideri. 1. Oni ne povas klarigi la uzon de -i formo per facileco, ĉar tio kaŭzas malboneco. 2. Tie estas donita klarigo ke estas du kazoj. Ordonoj kaj volo de uzanto. Mi ne vidas la duan. Donita ekzemplo estas laŭ mi malbona, ĉar ne "Ensalutu" sed "Ensalutu min" devus esti.   | 
|  | 
                    laszlo
                     
                    Ne estas dece postuli al uzanto fari ion ajn. Estas pli konvene nur proponi eblon: Do, ne uzu la vorton ”Instalu” (kiu vorto fakte postulas krisignon), sed ”Instali”, kiu signifas nur eblon: ”Por instali la programon, premu la butonon 'Instali' ”. La dua frazo jam estas agad-klarigo, post kiam oni jam decidis instali la programon. En klarigoj jam estas dece uzi imperativon. | 
|  | 
                    Arek
                     Vi ne komprenis vorto "Instalu" ne signifas ke komputilo donas ordonon al uzanto, sed inverse: uzanto donas ordonon al komputilo por ke ĝi instlu programon. Estas komprenebla, ke uzanto mem ne povas instali. Tion povas fari nur komputlio, se uzanto ordonis al ĝi tion. | 
|  | 
                    tukero
                     
                    Ekzakte! Eble ni sukcesos ankoraŭ malrapidigi la transprenon de la ordonado flanke de elektroniko!                 | 
|  | 
                    laszlo
                     
                    Kiam oni legas imperativan skribaĵon (ekz.: atentu!, ne fumu!, silentu!, ktp.), tiu skribaĵo estas destinata por leganto, do imperativo direktiĝas al leganto.  Butonoj devas indiki ne imperativon, sed procedon: do ne ”instalu!”, sed ”instalo” (aǔ: instali {ion}) (t.e.: por instali programon, uzendas la butonon pri instalo, respektive la mallongigitan formon: instali). | 


 
 