Forumo

TemojMetiejoPluralecaj vortoj

laszlo
afiŝita je 2011-01-24 09:06:40

”Tiel reagas ankaŭ NPIV, kiu distingas sencojn aŭ uzojn kiel (3) "uzata adjektive" (la regado de unuj gentoj super alial estas restaĵo el antiva tempo /4) "uzata kvazaŭpronome "el ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.”
- - - - - - - - - - - - - -

La ĉi-tema dilemo fontas el tio, ĉu la vorto ”unu” estu konsiderata ankoraǔ kiel nedifina pronomo, kiu estas egalvalora/egalsenca al ”iu”? - se jes, kial ĝi ne troviĝas inter tabelvortoj?

Ĉu la vorto ”unu” signifas ankaǔ ”certa”-n? - se jes, kial ĝi ne aperas en vortaroj ĉe la koresponda fremda vorto ”certa”?

Ĉu ĝi estas idiomaĵo/idiotismo? - se jes, kial lingvaj respondeculoj silentas pri tio? Ili ja ĉiam reklamas E-on, kiel senesceptan planlingvon, malgraǔ tio, ke Z. mem agnoskis tion, ke li transprenis idiomaĵojn/idiotismojn el aliaj lingvoj:
Kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj)./Lingvaj Respondoj - 119/”

Ĉu uzado de idiomaĵoj/idiotismoj helpas al skemeca, laǔregula planlingvo, ke ĝi estu facile lernebla, uzebla fare de nepoliglotoj?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.