Forumo

TemojPri edukado.netEsperantisto de la Jaro 2010

geveke
afiŝita je 2010-12-29 21:54:06

"Katalin Kováts, hungarino loĝanta en Nederlando, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2010 pro la diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto, interalie, pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj pro la renovigo de la porinstruista retejo edukado.net."
Gratulon, kara Katalin, kaj dankon por via laboro.
Alke

blazio
afiŝita je 2010-12-30 04:01:58

Ankaŭ mi elkore gratulas vin Kati, ankaŭ ĉi tie. Mi scias, ke vi aŭdis pri... kaj e n Esperanto jam de via instruisto en bazgrada lernejo... unu frazon ĉiutage. Aliforume mi iom fanfaronis, ke ankaŭ mi instruis vin iomete, en la komenco. Ĉiufoje, kiam vi sukcesas, min ĝojigas ankaŭ penseto, ke (jen, tamen) ne ĉiu, kiun mi instruetis, malaperis senspure. - Malmultaj scias, ke vi fondis Esperanto-fakon en la universitato de urbo Szombathely [sombathej], en okcidenta parto de Hungarujo.

Monika
afiŝita je 2010-12-31 15:41:36

GRATULOJN KATI!!! Mi ĝojas pri via sukceso! Fakte, vi ricevis tion, kion vi meritis. ;o) Kaj vi vere meritis ĝin! Ankoraŭfoje gratulojn kaj samtempe belan, daŭre sukcesan novan jaron 2011 deziras al vi,
Monika

 JPG Alkroĉita dosiero: 6433_1293810096.jpg

paulmanuel
afiŝita je 2011-01-02 17:35:56

Gratulon Katalin. Ankaŭ mi volas gratuli vin, ĉar vere vi tre oferas por vivigi esperanton. Ankaŭ gratulon al via kara edzo, kiu ĉiam eltenas vin.

Halina
afiŝita je 2011-01-09 17:34:57

Kara Katalin, mi estis feliĉa legante pri via grava distingo kiel Esperantisto de Jaro - neniu pli ol vi indas tiun ĉi nomon pro via tuteca sindono al la edukado ĝenerale, sed ankaŭ al la formika, multjara kreado/administrado de la paĝaro. Mi plej kore gratulas al vi la honoron, kaj informas ke en Nowy Sącz niaj E-klubanoj ankaŭ ĝoje festis vian sukceson! Salutu Jevgienij, al kiu ni ankaŭ estas dankemaj pro la rezulto de lia profesia laboro por konstruado de via paĝaro. Multe da feliĉo por vi kaj via familio kaj al la tuta via teamo de edukado.net en Nova Jaro 2011
Amike - Halina Komar

Mike59
afiŝita je 2011-01-10 21:48:41

Ankaŭ en tiu forumo, mi denove gratulas vin, kara Katalin, pro via premio, kiun vi ege meritas!
FELIĈAN NOVJARON AL VI, AL VIA BELEGA FAMILIO kaj... AL EDUKADO.NET !

Mahmud
afiŝita je 2011-01-11 06:33:23

Ankaŭ mi esprimas gratulon, kara s-ino Kovats!

Katalin
afiŝita je 2011-01-11 19:59:16

Mi tutkore dankas al vi ĉiuj la bondezirojn kaj promesas al vi ankaŭ en la estonteco labori diligente kaj multe por prosperigi niajn komunajn aferojn. Amike, Katalin

fejfi
afiŝita je 2011-01-14 20:58:50

Elkoran gratulon, kara Katalin, kaj multajn fortojn (kaj iom da helpo flanke de ni chiuj) en la pluan laboron! Bedaurinde, ke ne eblas vin kloni :-D

tatjana
afiŝita je 2011-02-06 17:49:35

Vi fakte meritis tion, ke vi iĝis Esperantisto de la jaro2010. Mi ne konas vin persone, sed via agado por Esperanto estas tre grava.Dankon al vi!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.