Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojLa tuluza asocio serĉas volontulon

kristof
afiŝita je 2011-01-10 13:44:49

Saluton !
Nia asocio, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio), serĉas junan volontulon por majo kaj junio 2011. La volontulo aktivos kadre de nia asocio kaj estos senpage gastigata kaj ricevos manĝmonon.
Ĉio estas detaligita sur la jena paĝo de nia retejo. Dankon pro diskonigi tiun informon al ĉiuj, kiujn ĝi povas interesi!
Viajn demandojn kaj kandidatiĝojn adresu al esperanto.toulouse (ĉe) free.net antaŭ la 1-a de marto.

laszlo
afiŝita je 2011-01-10 16:29:15

Oni kutimas nutri bestojn, bestetojn, senpovajn bebojn, ktp. :-)

”La volontulo aktivos kadre de nia asocio kaj estos senpage gastigita kaj ricevos senkoste manĝaĵon/viktualion.”

kristof
afiŝita je 2011-01-10 16:34:34

Mi korektis du erarojn: "nutrita" kaj "julio". Temas fakte pri junio. Dankon pro la atentigo.

kristof
afiŝita je 2011-02-04 10:03:26

kristof skribis:
Saluton !
Nia asocio, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio), serĉas junan volontulon por majo kaj junio 2011. La volontulo aktivos kadre de nia asocio kaj estos senpage gastigata kaj ricevos manĝmonon.
Ĉio estas detaligita sur la jena paĝo de nia retejo. Dankon pro diskonigi tiun informon al ĉiuj, kiujn ĝi povas interesi!
Viajn demandojn kaj kandidatiĝojn adresu al esperanto.toulouse (ĉe) free.net antaŭ la 1-a de marto.
Daŭre validas la projekto! Ni atendas vian kandidatiĝon. Se vi bezonas pli da informoj, bonvolu kontakti min per mia Edukado-profilo.

Ĝis baldaŭ!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.