Forumo

TemojPri edukado.netEdukado net en FACEBOOK

Katalin
afiŝita je 2011-01-14 11:41:52

Ni informas vin ke ekde la 12a de januaro edukado.net havas propran surfacon ankaŭ en Facebook (Vizaĝlibro). Ni realigis aperon tie, por plifaciligi la atingon kaj sekvon de nia laboro al tiuj membroj, kiuj uzas tiun popularan retejon. La aliĝo al Facebook krome ebligas plilarĝigi la konatecon de la nia paĝaro, akiron de novaj membroj, rapidan atingon de larĝa celgrupo okaze de aranĝoj, kampanoj.
En la vizaĝlibra paĝo de edukado.net estas listigitaj ĉiuj gravaj eventoj kaj kontribuaĵoj de la retejo kun mallonga priskirbo kaj ligo al la koncerna materialo ĉe ni. Samtempe necesas deklari, ke ni tre atentas pri la privateco de niaj membroj kaj ties datumoj. Ekzemple en kazo de eventoraporto, kiu normale estas fermita al ne-membroj, ankaŭ en nia paĝaro, kvankam la informo aperas en Facebook, la ligo portas nur la membrojn al la koncerna paĝo, por la ne-membroj la ligo estas «morta». Kiel al neniu, ni transdonas neniun personan informon kaj adreson ankaŭ al tiu nova platformo.
Se vi volas facile atingi kaj vidi tiun novan servon, simple iru al la ĉefpaĝo de www.edukado.net kaj tie maldekstre sub la menuo vi vidas bildan indikon pri Facebook, vi povas marki tie se vi ŝatas nian paĝaron, kaj atingi nian surfacon ĉe Facebook.
Esperante ke la laboro de edukado.net tiel atingos kaj helpos eĉ pli da instruistoj kaj lernantoj de Esperantom, ni invitas vin helpi en la diskonigado.

pnascentes
afiŝita je 2011-01-17 14:50:21

Eble amikaro de Edukado.net povos helpe aranĝi solidaran gastigon ĉe danoj, cele al ĉi-jara UK. Ĉu realigeblaĵo? Ĉu deliro?
Sugeste via,Paulo Nascentes

Katalin
afiŝita je 2011-01-17 14:52:52

Paŭlo, ĉu vi celas ke ni renkontiĝu aŭ ke danoj gastigu nin?
Mi timas ke la danaj membroj ne sufiĉas por ĉiuj membroj de edukado.net loĝigi ĉe si.

Libera
afiŝita je 2011-01-18 04:41:51

Bedaŭrinde ĉinanoj nun ne povas viziti FACEBOOK.

herzbergcentro
afiŝita je 2011-01-19 20:55:59

Ni kore salutas ĉiujn amikojn de edukado.net kaj ĝojas pri prezentiĝo ĉe Facebook. Estas bona informejo pri kursoj, instruista trejnado, ekzamenoj, instrumaterialoj, ktp. Multajn salutojn en la nomo de Interkultura Centro Herzberg el Herzberg am Harz, Germanio de Zsófia Kóródy http://esperanto-urbo.de Vidu nian jarkalendaron por 2011.

 PDF Alkroĉita dosiero: 6763_1295470559.pdf

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.