Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojLingva Festivalo en Loveno, Belgio

akrocefalo
afiŝita je 2011-01-29 21:53:34

La 19-an de februaro 2011, Esperanto Asocio "Esperanto 3000" organizas sian trian dujaran Lingvan Festivalon. Ĉeestantoj povas partopreni ĝis 4 unuhorajn prezentojn pri diversaj lingvoj el Eŭropo, Azio kaj Afriko. Tute senpage. La prezentoj estos ĝenerale en la nederlanda lingvo, sed kelkaj lingvoj estos prezentataj en Esperanto (ekzemple la irlanda kaj la greka) kun samtempa traduko al la nederlanda. Enestos ankaŭ ekspozicio pri la festivala temo "folkloro", kaj infanaj libroj en multaj lingvoj.
Pliaj informoj troviĝas en www.talenfestival.be en la nederlanda kaj en Esperanto.
Dum la paŭzo eblos trinki specialan "Esperantan festivalbieron".
Ĉiuj bonvenas !

Ivo Schenkel
Esperanto 3000

Katalin
afiŝita je 2011-02-13 16:15:48

Sukceson por via aranĝo.
Mi esperas, ke okazos brila prezento ankaŭ de Esperanto.
Bv. poste raporti.
Amike, katalin

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.