Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojDu novaj filmoj animaciaj

traevoli
afiŝita je 2011-02-11 16:22:46

Mi fieras anonci du novajn filmojn animaciajn:

ĈAPELOJ estas la unua animacia filmo origine en Esperanto, tradicie desegnita sur papero. Kvankam ĝi ne estas por komencantoj, ĝi ja taŭgus por progresantoj kaj progresintoj. Ĝi klare montras la gravon de ĝusta literumado por eviti miskomprenojn. La vortludoj ne estas parolitaj, sed videblaj. Por tiuj kiuj ne komprenis, dum la agnoskoj aperas ŝlosilo kiu montras la meĥanismon de la vortludoj. Ankaŭ je la fino estas kanto kies teksto ebligas plian analizon de ĉapelitaj vortoj kaj iliaj senĉapelaj amikoj. La tuta filmo spekteblas ĉe la interreto jene:

http://vimeo.com/19185725

NEĜULOJ estas pli mallonga filmeto, animaciita per la softvaro Adobe Flash. Ĝia vortludo estas kaj parolita kaj pli facile komprenebla. Ĝi montras unu el la miskomprenojn eblajn per akcidenta kunmetado de vortetoj. Ĝi spekteblas je la jena ligilo:

http://vimeo.com/19186147

Se vi taksas ilin spektindaj, bonvole ne hezitu disvastigi ilin.

Amik-kine anoncas
el Usono
Simono

traevoli
afiŝita je 2011-03-03 14:01:04

ĈAPEOLOJ estas nun spektebla ankaŭ ĉe YouTube:

http://www.youtube.com/watch?v=z-LeLbjOYE4

traevoli
afiŝita je 2011-03-03 14:01:58

NEĜULOJ estas nun spektebla ankaŭ ĉe YouTube:

http://www.youtube.com/watch?v=uHIgglyz2Lg

Katalin
afiŝita je 2011-03-03 20:21:06

Gratulojn pro la filmetoj, mi ŝatas ilin!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.