Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojNova ekocentro dulingva en Piktavio (Francujo)

Renato
afiŝita je 2011-03-20 01:03:09

Saluton !

Mi ŝatus inviti ĉiujn eko-elturniĝemulojn partopreni aŭ subteni la ekon de ekocentro en Piktavio, proksime de Poitiers (60 km norde de Kvinpetalo).

Temos pri vivocikloj en tiu ekocentro pere de kompoŝto, biometano, kultivado de spirulino kaj karp-bredado en ekoforcejo, ĝardeno por pigruloj, bestŝirmiloj, akvopurigado dank'al plantoj, daŭraj energioj, ktp.

Kompreneble la pedagogiaj ŝildoj estos dulingvaj : francaj kaj esperantaj.
Por ekspliki la projekton, mi organizas ekorenkonton dimanĉon la 19an de junio en Senillé kie mi loĝas.

Se tiu aventuro interesas vin, kontaktu min k estu bonvenata:
Bernard Lagrange - 12 rue du Berry 86100 Senillé (France)
telefone: 336 63 45 64 16 rete: rene.blag@free.fr

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.