Forumo

TemojPri ĉio ceteraFranclingva fonto por studo de la historio de eo

Arbofeo
afiŝita je 2011-04-27 19:49:13

Saluton,

mi deziris informi vin pri nova alireblo al ĉiuj numeroj de malnova franca gazeto "Le temps", kiun oni konsideras "antaŭulo" de la nuntempa franca gazeto "Le monde". Inter 1897 kaj 1939, la vorton "espéranto" oni povas trovi 518 fojojn kaj eblas relegi ĉiun koncernan artikolon. Mi nur tralegetis sed ŝajnas ke oni povas interalie travivi ree la tutan aferon kiu okazis pri esperanto en la Ligo de nacioj en la 20aj jaroj. La jaro, kiam aperas la vorto "espéranto" plej ofte en tiu ĵurnalo estas en 1928. La unua mencio de esperanto estas en 1897.

http://gallica.bnf.fr/searchInPeriodique?arkPress=cb34431794k%2Fdate&spe=esp%C3%A9ranto

La retejo ankaŭ enhavas 300 bitigitajn malnovajn librojn, kongres- kaj konferencraportojn, kiuj montras kiom granda estis la intereso por esperanto komence de la 20a jarcento en Francio en pluraj fakoj de la socio.

http://gallica.bnf.fr/Search?ArianeWireIndex=index&f_typedoc=livre&q=esp%C3%A9ranto&lang=FR&n=15&p=2&pageNumber=20

Ĉio troviĝas ĉe la retejo gallica, la bita biblioteko de la franca nacia biblioteko. Eble tiuj fontoj estos gravaj al iuj historiemuloj el inter vi, tial mi dividas kun vi la informon.

Amike salutas Fabien.

Katalin
afiŝita je 2011-04-27 20:01:16

Mirinde! Dankon pro tiu grava kaj interesa informo.

Altebrilas
afiŝita je 2011-05-22 16:39:15

Interesa informo. Dankon

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.