Forumo

TemojEkzamenojKER-ekzameno en Hungario

Arbofeo
afiŝita je 2011-05-10 06:08:23

Bonan tagon,

mi vidis en la ekzamenkalendaro ke okazis kaj okazos KER-ekzamenoj en Hungario ĉe ITK. Ĉu ili estas movadaj aŭ organizitaj kadre de regula ŝtata ekzamenado por NE-esperantistoj? Mi supozas, ke se ili ne estas movadaj, oni ne enkalkulas ilin en la statistikoj de edukado.net, ĉu ne?

Dankon pro via respondo.

Katalin
afiŝita je 2011-05-10 06:42:07

La ekzamenoj kiujn ni listigas en la ekzamenpaĝo estas organizitaj de ITK. Kiam la sesio okazas en Hungario, pri ĝi zorgas nur ITK, kiam la sesio estas eksterlande, ĝi estas organizita de UEA, komisiita por tio de ITK.
La ekzamenoj en si mem estas la samaj, kelkfoje estas eĉ paralelaj sesioj kun la sama enhavo. Samas la prizorgantoj, la ekzamenfarantoj, korektantoj, ktp.
Sed vi pravas, la ekzameniĝintojn en Hungario ni ne enkalkulas en nian statistikon. En ĝi aperas nur tiuj hungaroj, kiuj ekzameniĝis en la sesioj, okazigitaj eksterlande, kun la helpo de UEA. Se ni farus ne tion, hungaroj estus en la unua loko de la ranglisto. :-)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.