Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojKun geamikoj - en Rybnik: projekto Comenius

terenia_kk
afiŝita je 2011-05-17 18:19:53

Kun geamikoj en Rybnik
Sekva lerneja aventuro kun projekto Comenius jam finiĝas. Ĝi ne estis tute kutima – la lingvo de komunikado estis Esperanto. La projekto „Gvidlibro de Amikeco“ komenciĝis en la jaro 2009. Partoprenas en ĝi gelernantoj el Bulgario, Hungario, Francio kaj Pollando.
Lasta renkontigxo estis en Rybnik, de 8.05 ĝis 14.05.2011 j. Nia Baza Lernejo n-ro34 proponis al partoprenantoj riĉan programon. La laboro en internaciaj grupoj montris, ke gejunuloj multe scias pri ĉiuj landoj, el kiuj venis partneroj, pri la Eŭropa Unio kaj bonege kantas eŭropan himnon. Tio ĉi estis vere belega bildo – ĉe unu tablo la internacia grupo, kiu povas labori, interparoli, solvi taskojn, pentri tabulojn.
Ni montris al niaj geamikoj multajn vidindaĵojn en nia urbo Rybnik. Al ili tre plaĉis urboplaco, modernaj fontanoj kaj nia lernejo, kiu nun estis renovigita, ankaŭ multaj floroj ĉe la teatro. Post la tago, kiu estis plena da laboro ni ĉiuj volonte ripozis vespere ĉe artefarita lago en kvartalo Stodoły. Ni bakis viandon, kolbasojn , faris komunajn fotojn, ludis, ridis – la tempo kuris tiel rapide! Ni ankaŭ ekskursis kune – ni vizitis salminejon en Wieliczka, Krakovon, Pszczyna, Radzionków. La tempo, kiu ni kune travivis – ligis forte nian grupon – knabinoj kaj knaboj el Bulgario loĝis ĉe familioj de polaj gelernantoj, kiuj lernas Esperantoj dum okupoj de nia Esperanto-Rondo „Verda Arbeto”. Ĉiuj diris, ke gastoj estis tre ĉarmaj kaj ĝentilaj – do dum adiaŭo ĉiuj ploris.
La semajno trafluis tiel rapide. Mi pensas, ke nia kunlaboro ne finiĝos. Ne nur ĝis la eldono de „Gvidlibro de Amikeco”, sed ankaŭ en estonteco, en aliaj projektoj.

Teresa Konsek, E-instruistino el Rybnik, koordinatorino de la projekto en Pollando

 JPG Alkroĉita dosiero: 9886_1305656393.jpg

Katalin
afiŝita je 2011-05-17 18:26:39

Korajn gratulojn al vi ĉiuj pro la bona laboro kaj belaj rezultoj. La infanoj certe neniam forgesos la renkontiĝon kaj tio donos al ili inspiron plu lerni la internacian lingvon.
BRAVO!!!!
Katalin

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.